前往目錄

Enigmo: magia kubo

貼文者: Miland, 2010年3月30日

訊息: 5

語言: Esperanto

Miland (顯示個人資料) 2010年3月30日下午8:36:51

Sendube vi scias pri "magiaj kvadratoj" kies vicoj kaj diagonaloj ĉiuj sumas al la sama numero. Ekzemple

4 9 2

3 5 7

8 1 6

Sed pripensu similan problemon en tri dimensioj. Imagu kubon en la formo de du-etaĝa domo, kun ĉambroj aŭ ĉeloj en 2x2x2 aranĝo. Oni volas meti la numerojn de 1 ĝis 8 en la ĉeloj, po unu numero en ĉiu ĉelo, por ke ĉiu tavolo sumas la sama numero. (Estas ses eblaj tavoloj). Ekzemple, ni imagu ke la "unua etaĝo" havas 1,2,3 kaj 4. La sumo estas 10. Do oni bezonas ke la ĉeloj supre sumas simile. Kompreneble tio ne estas la ĝusta solvo.

Verda stelo por la unua ĝusta solvo!

Aslan (顯示個人資料) 2010年3月30日下午9:49:05

http://en.wikipedia.org/wiki/Magic_cube

Estas nur angla versio (ne esperanta) de vikipedio, sed ĝi ne solvas vian demandon.

oxymor (顯示個人資料) 2010年3月30日下午10:13:08

jen 1 solvo :

suba parto :
5 2
3 8

supra parto :
4 7
6 1

Ĉiu solvo bezonas 18, kiel sumo, ĉar (1+2+3+4+5+6+7+8/2) = 18

oxymor (顯示個人資料) 2010年3月30日下午10:14:59

pardonu ...mi volis diri " ĉar (1+2+3+4+5+6+7+8) /2 = 18 "

Miland (顯示個人資料) 2010年3月30日下午11:09:54

oxymor:jen 1 solvo ..
Gratulon! Vi pravas, kaj gajnas la verdan stelon (eble videbla nur per Firefox):

回到上端