Al contingut

pasko!

de annadahlqvist, 4 d’abril de 2007

Missatges: 28

Llengua: Esperanto

annadahlqvist (Mostra el perfil) 4 d’abril de 2007 2.13.01

Ĉu vi celebratas pasko en via landoj? Kial?

En svedio, en ĵaŭdo, knaboj vesti sin pri "påskkärringar", sorĉistino ke vojaĝas en "blåkulla" (blua monteto) por renkonti la diablo. Ili amozpetas de kando. Kaj en sabato kaj dimanĉo oni manĝas multege de ovo, reala kaj kun kando.

rakontu kial on celebratas pasko, aŭ aliaj tradicioj, de via landoj nune!

galvis (Mostra el perfil) 4 d’abril de 2007 15.57.31

En Venezuelo, same kiel en la plimulto de la latinamerikaj landoj oni celebras la "semana santa" (sanktan semajnon). Estas tempo de renkontado kun familianoj kaj geamikoj de la tuta lando. Iuj vojaĝas inter la grandaj urboj
kiel Karakaso, Marakajbo, Valecio, ktp. Aliaj iras al la malgrandaj urbetoj. La homoj iras al montaro, ebeno kaj al la maro, iuj restas hejme por ĉeesti la katolikajn procesiojn. Resume, ĉiuj deziras ripozi por atingi fortojn
por la sekva laborado kaj koresponda festo.

Terurĉjo (Mostra el perfil) 6 d’abril de 2007 12.15.08

Rusoj tre ŝatas celebri la sanktan Paskon.
Mi estas ateisto kaj ne vizitas preĝejon dum la paska nokto.

Antaŭ Pasko rusoj kolorigas kokinajn ovojn per diversaj koloroj kaj kuiras la paskajn kukojn, tre bongustajn.

Ĉiuj faras vizitojn, multe interkisas kaj gratulas unu aliajn pri la reviviĝo de Jesuo.

Terurĉjo (Mostra el perfil) 6 d’abril de 2007 12.19.28

Mi neniam estis tia.

Terurĉjo (Mostra el perfil) 6 d’abril de 2007 12.32.57

Tian ovon ni ne manĝas!

Mielo (Mostra el perfil) 6 d’abril de 2007 14.00.58

Terurĉjo:Mi neniam estis tia.
rido.gif

Jen miaj ruĝaj ovoj. Mi pentris pasintjare. (Nun ne havis humoron. Ne estas tre malbona, se viroj ne akvumos min, mi jam estas 80 jaroj.) sal.gif

toni692 (Mostra el perfil) 6 d’abril de 2007 14.37.33

Mielo:
Terurĉjo:Mi neniam estis tia.
rido.gif

Jen miaj ruĝaj ovoj. Mi pentris pasintjare. (Nun ne havis humoron. Ne estas tre malbona, se viroj ne akvumos min, mi jam estas 80 jaroj.) sal.gif
La patrino de mia amiko el Berlino - ŝi havas nur 76 jarojn kara Mielo rido.gif hehe - postulas ĉiujare ripeton de hungara pasklunda kutimo: akvumado pro gardo de la juneco.

Alekso (Mostra el perfil) 6 d’abril de 2007 14.44.36

Mi estas kredanto, kaj ni ĉiam celebras Paskon. Kolorigi ovojn, kuiri la paskan kukon "kuliĉ"... Tio estas gravaj tradicioj. Pasko estas la plej hela kaj ĝoja festo!

Terurĉjo (Mostra el perfil) 6 d’abril de 2007 23.12.46

Mielo:se viroj ne akvumos min, mi jam estas 80 jaroj sal.gif
toni692:La patrino de mia amiko el Berlino - ŝi havas nur 76 jarojn kara Mielo hehe - postulas ĉiujare ripeton de hungara pasklunda kutimo: akvumado pro gardo de la juneco.
Ĉu tio estas la hungara popola kutimo?
Kiom da akvo necesas por fari min 18-jara.
Aŭ ĉu oni akvumas nur virinojn, ne virojn?

gxosefo (Mostra el perfil) 7 d’abril de 2007 3.58.25

Mi loĝas en la Usono.

Kiam mi estis (pli) juna, mi celebris paskon. Ni pentris ovojn kolore, kaj manĝis dolĉaĵojn. Ni kredis, ke la "paska kuniklo" portis la ovojn kaj dolĉaĵojn al ni dum la nokto.

La paska kuniklo estas unu de multaj komercaj kreitaĉoj en la usono... :S
La paska kuniklo ekzistas, ĉar la komercoj volas vendi al ni pli aĵojn.

Tornar a dalt