Към съдържанието

Ĉu senpagaj kumunaj transportoj?

от oxymor, 05 април 2010

Съобщения: 20

Език: Esperanto

oxymor (Покажи профила) 05 април 2010, 21:50:47

Mi scivolas vian opinion pri tiun ideon :
Ĉu vi akceptus pagi novan imposton, por ke ĉiu komuna transporto (ĉefe busoj, metrooj kaj trajnoj) de via lando iĝu senpage?

Se jes, po ĉirkaŭ kiom maksimume vi akceptus pagi ĉiujare ?

Pri la opinienketo, mi skribis la prezojn per Eŭroj...kompreneble mi ne povis konverti al ĉiu mona sistemo, sed bonvolu tamen konverti per vi mem, kaj respondi la enketon.
Mi tute ne scias kiom vere ĝi kostus, ĉu iu havas ian ideon pri la vera prezo ?

Min ankaŭ multe interesas la kialoj.

Mi scias ke, en kelkaj urboj, la senpageco jam okazas.

Avantaĝoj :
- tio estus tre ekologia
- tio estus pli malmultekosta por tiuj, kiuj vojaĝos tiel.
- la lando ŝparus ankaŭ multe da mono malaperigante la biletojn kaj la konduktorojn, plenigante la busojn, ktp
- oni vojaĝus pli ofte
- tio solvus la problemoj de parkumejo kaj de trafikŝtopado

Malavantaĝoj :
- kelkaj homoj perdos sian laboron (fabrikantojn de aŭtoj, konduktorojn...)
- oni bezonus konstrui novajn vojojn, novajn busojn ...
- kelkaj homoj pagus por la aliaj

Ĉu vi vidas aliajn (mal)avantaĝojn ?

sergejm (Покажи профила) 06 април 2010, 07:20:53

Kelkaj el viaj malavantaĝoj estas kompensotaj: fabrikantoj de aŭtoj produktos busojn; la perdintaj laboron povos trovi novan laboron en konstrudado de vojoj.
Sed ne multaj konsentos pagi novan imposton.
En Rusio en kelkaj urboj (ekz. Uljanovsk) dum kelka tempo estis senpaga komuna transporta, sed nun estas nur rabato por pensiuloj, studentoj ktp.
Grandaj vendejoj povas pagi (aŭ doni rabaton) por veturo al ili kun reklamo sur veturiloj - tia reklamo eble estos pli efika ol la ordinara.
Same fabrikantoj povus pagi por veturo de laboristoj al la fabriko kaj hejmen de la fabriko.

peteris92 (Покажи профила) 08 април 2010, 16:21:44

Mi pagus neniun novan imposton, miaj monoj estas miaj kaj nur miaj, ne de stato. Mi scias pli bone kion fari kun mia vivo.

Eddycgn (Покажи профила) 08 април 2010, 17:35:41

Mi tre malofte uzas publikajn transportojn, ĉar mi vivas en la kamparo, 30 kilometroj el la urbo. Tial mi devas uzi aŭtomobilon...
Teorie ĝi estas bona ideo, do mi pensas ke se oni ne pagas direkte, la junuloj en la urboj fariĝus el la vagonoj rubaĵo, se ne estas kontrolo.

darkweasel (Покажи профила) 22 април 2010, 18:57:24

Ni komparu kun la kostaro de la ĉirkaŭ-Viena transportasocio.

Vojaĝado nur en Vieno kostas 449 eŭrojn en jaro. Vojaĝado en la tuta asocia areo kostas 1678 eŭrojn.

Tamen, post la realiĝo de tiu ĉi ideo, mi povus eĉ vojaĝi en la tuta Aŭstrujo, kaj eble ankaŭ en iuj aliaj landoj.

Mi pretus pagi multegon, sed ne estu certa monsumo por tio. Anstataŭe oni plialtigu la ekzistantajn impostojn por povi financi tion.

oxymor (Покажи профила) 23 април 2010, 08:05:19

Pri la Viena ekzemplo :
Po ĉi tiu prezo estas la prezo ke oni nun pagu.

Ĝi estas multekosta ĉar nur malmulte da homoj pagas (mi tute ne scias kiom da homoj pagas nun...nur eble 10% el la Vienanoj por ekzemplo).

Sed, se ĉiu Vienano devus pagi, la totala prezo estus dividata per pli multe da (eble dekoble da) Vienanoj,...do oni povas kredi ke la totala prezo cirkaŭe estos dividata per 10...kaj la Vienanoj do pagus imposton po eble 168€ ĉiujare...

Plue, 168€ estos rapide ŝparataj, se la sistemo permesas de uzi malpli da benzino.

(Mi ne estas certa, ke miaj frazoj estas klaraj...ĉu ili estas tiel?)

Vilius (Покажи профила) 24 април 2010, 07:04:11

Mi ne uzas komunan transporton. Kial do mi pagu por ĝi?

darkweasel (Покажи профила) 24 април 2010, 20:04:17

Vilius:Mi ne uzas komunan transporton. Kial do mi pagu por ĝi?
Mi opinias, ke la registaroj penu igi la homojn ne uzi aŭton pro tri ĉefaj kialoj:

Unue, por malpliigi la poluon. Aŭtoj tre poluas la aeron, kaj tiel helpas al la mortigado de nia planedo.
Due, ĉar aŭtoj fuŝas la vivon en urboj. Mi ne pensas, ke vivo en urboj estas bela, se ĉiu libera metro estas daŭre parkumata aŭ aŭte veturata. Ĉefu homoj, ne aŭtoj. Aŭ ĉu la ĉi-aldonita bildo (el Vieno) ne aspektus multe pli bela sen aŭtoj?
Trie, aŭtoj estas danĝeraj, kaj okazas tre multaj aŭtaj akcidentoj. Da publiktransportaj (fervojaj, metroaj, tramaj, busaj) akcidentoj estas malpli. Oni ankaŭ rajtas ebrie uzi la publikan transporton - sed ne aŭton. okulumo.gif

Mi certas, ke multaj aŭtemuloj pensus jene: "Se mi jam devas pagi por tio, tiam mi ankaŭ uzos tion, por kio mi pagas!" Kaj malpliiĝus la aŭta trafiko.

Sed mi ne eĉ scias, kial ni diskutas pri tio. Tio ne okazas, ĉar la hodiaŭaj (riĉaj) socioj estas tro aŭtemaj, kaj neniu politikisto faros ion kontraŭ la multaj aŭtaĉoj sen esti mallaŭdegata pro tio. Bedaŭrinde.

darkweasel (Покажи профила) 24 април 2010, 20:11:47

oxymor:Pri la Viena ekzemplo :
Po ĉi tiu prezo estas la prezo kiun oni nun pagu.

Ĝi estas multekosta ĉar nur malmulte da homoj pagas (mi tute ne scias kiom da homoj pagas nun...nur eble 10% el la Vienanoj por ekzemplo).
Multe pli da Vienanoj. Laŭ mia scio, 35% el la Vienanoj kutime uzas la publikan transporton por siaj vojaĝoj. Kaj ĉirkaŭ 90% el la uzantoj de la publika transporto havas tian tutjaran bileton.

oxymor:Sed, se ĉiu Vienano devus pagi, la totala prezo estus dividata per pli multe da (eble dekoble da) Vienanoj,...do oni povas kredi ke la totala prezo cirkaŭe estos dividata per 10...kaj la Vienanoj do pagus imposton po eble 168€ ĉiujare...
Vi forgesas unu aferon: Se la publika transporto estus senpaga, pli da homoj uzus ĝin, kaj oni devus krei pli da kapacito (ekz. uzi pli longajn tramojn kaj busojn). Tio kostas monon.

oxymor:Plue, 168€ estos rapide ŝparataj, se la sistemo permesas de uzi malpli da benzino.

(Mi ne estas certa, ĉu miaj frazoj estas klaraj...ĉu ili estas tiaj?)
Jes, viaj frazoj estas klaraj, sed mi korektis iujn eraretojn.

Vilius (Покажи профила) 24 април 2010, 20:27:53

darkweasel:Mi opinias, ke la registaroj penu igi la homojn ne uzi aŭton pro tri ĉefaj kialoj:
Se mi decidos uzi biciklon anstataŭ aŭtomobilo, kial tiam mi pagu por la komuna transporto?

Обратно нагоре