Al la enhavo

Katolika eklezio

de AlfRoland, 2010-aprilo-06

Mesaĝoj: 38

Lingvo: Esperanto

miren (Montri la profilon) 2010-junio-09 10:06:11

Knabino: Mi konfesas que hieraŭ mi havis seksa rilaton kun paroĥestro de la apuda Paroĥo. Ĉu tio estas peko?

Pastro: Kompreneble! Estas pekego... Vi apartenas al tiu-ĉi Paroĥo.

Belmiro (Montri la profilon) 2010-junio-09 11:40:56

Ĉu vi estas certa ke Dio NE ekzistas?

Mi ne estas certa kvankam miloj da miloj de homoj dum miloj da miljaroj, nekleruloj aŭ kleruloj, tion kredis.

Ĉu la nekredanto estas pli inteligenta ol la kredanto ( kaj inverse ) ?

Amike

Belmiro

miren (Montri la profilon) 2010-junio-09 13:13:28

Pri dio oni povas diri ĈION, ĉar nenion oni scias...

Estas homoj kiuj BEZONAS dion kaj kredas ... aŭ KREAS dion...?

Kvamkan dio ne ekzistu, se ili bezonas... ili kreos dion.

Estas aliaj homoj kiuj jam naskiĝis ateistos, ĉar neniam komprenis tiun ĉiopovan kaj komplikan dion, kiu povante fari ĉion facile, perfekte, simple... ofte ŝajnas ke "ĝi-li-ŝi" ĝuas kun la homaj timo, angoro kaj malforteco.

Sed tio ne estas debato pri la ekzisto aŭ ne-ekzisto de dio. Tio estas debato pri ŝercoj de la multepova kaj katolika eklezio, kiu pro multaj religiaj militoj kaj skandala trouzo de ĝia povo, tiom igis suferi multajn homojn.

Do, ŝercu ni kaj ridu, ridegu...

AlfRoland (Montri la profilon) 2010-junio-09 14:28:24

miren: "......."
Ĉu vi vere credas ke dio ekzistas?
".........
Kompreneble ne!! sal.gif

miren (Montri la profilon) 2010-junio-09 15:01:42

AlfRoland:
miren: "......."
Ĉu vi vere credas ke dio ekzistas?
".........
Kompreneble ne!! sal.gif
Mi ne kredas je dio. Por mi tio estas tempaperdo. Krome se dio ekzistus, estus dio kiu devus kredi je mi, ne male, ĉar mi ne caŝas min kaj mia ekzisto estas nediskutebla.

Tio por la kristanoj kaj musulmanoj:

Kiu povas kredi dion, kiesnome oni povas mortigi aliajn homojn?

miren (Montri la profilon) 2010-junio-09 19:52:15

Dum la diaservo, antaŭ peti la kutima monhelpon, la pastro diras a la ĉeestantoj:

- Mi havas du novaĵojn por komuniki al vi. Unu estas bona kaj la alia malbona.

La ĉeestantoj petas audi unue la bonan.

- Nu... la bona estas, ke ni jam havas la grandan kvanton da mono, bezonata por la riparado de la preĝeja tegmento...

- Kaj la malbona? demandas ili.

- Ke tiu mono estas ankoraŭ en viaj poŝoj...

- shoko.gif

jchthys (Montri la profilon) 2010-junio-09 21:25:08

Tiu ĉi fadenaĉo ne rajtas resti en la "Humoro" forumero, ĉu?

AlfRoland (Montri la profilon) 2010-junio-10 05:59:24

jchthys:Tiu ĉi fadenaĉo ne rajtas resti en la "Humoro" forumero, ĉu?
Ĉu vi proponas cenzuradon?? demando.gif

MikhailMarkeyev (Montri la profilon) 2010-junio-10 09:23:09

Lastan dimanĉon ni gastigas familion, kiu estas tro pia. Dum 4 da horoj al ni enverŝadas amasego da stronga religia propagando. Kiel mi restis viva - mi ne scias. Mia kapo ekdoloris ege. Kial piaj homoj volas transformi ĉiujn laŭ sia opinio? Jes, tio ne estas humoro, tio estas sadizmo!

AlfRoland (Montri la profilon) 2010-junio-10 17:31:35

Belmiro:Ĉu vi estas certa ke Dio NE ekzistas?
Mi pensas ke se Dio vere ekzistus, li certe informus eĉ mi pri sia ekzisto! sal.gif

Reen al la supro