讯息: 209
语言: Esperanto
dobri (显示个人资料) 2012年5月21日下午7:32:25
Morgaŭ okazos la unua duonfinalo. Ĵaŭde la dua kaj sabate nokte mi ekscios, ĉu mia prefero denove diferencas de la plimulto, kiel dum pasintjara konkurso.
muzikanta hipopotamo (显示个人资料) 2012年5月21日下午10:02:18
Al ĉiuj belajn televidajn vesperojn ĉi-semajne!
dobri (显示个人资料) 2012年5月23日下午3:51:27
Kaj morgaŭ mi atenteme spektos denove.
dobri (显示个人资料) 2012年5月27日上午6:00:09
Kaj la venkinta kanto estis tute ordinara. Ekzemple la greka estis pli interesa.
vincas (显示个人资料) 2012年5月27日上午9:22:33
Nur Rusio relative sukcesis.Al Rusio tre sukcesis ;]
cellus (显示个人资料) 2012年6月5日下午7:59:32
Eddycgn:Antaŭ multaj jaroj ĉiu lando devis kanti per sia propra lingvo.Finlando preskaŭ ĉiam havis la finan lokon, ĝis ili kantis en angla lingvo, se mi bone memoras, kaj gajnis.
Bedaŭrinde la plej kantas nun angle! Kun respekto por la angla lingvo, kiun mi ŝatas sed konsideras unu el multaj, tio estas abomena, ne estas pli lingva varieco en la kantokonkurso!
Kaj la tekstoj? Kvazaŭ tute malspritaj...
Varŝajne inteligentaj tekstoj ne ricevas sufiĉe da voĉdonoj. Mi legis ke la diskografiaj firmaoj decidas tion, ne la aŭtoroj.
Ju pli stulta la canto des pli voĉdonoj, oni vendas pli!
Antaŭ kelkaj jaroj la Fratoj Olsen (se mi bone memoras) kajnis per la kanto Fly on the winds of love, fly baby fly! Sed la dana originalo estis multe pli bona laŭ mi. Smuk som et stjærneskud, så'n ser hun ud (pardonu erarojn de dana ortografio!=, "Bela kiel meteorito, tia §si estas, kaj ĉiujare ŝi fariĝas pli bela..." Kiel neanglo kaj nedano mi tamen devas diri ke mi preferis la danan version, kaj estas iom bedaŭrinde ke ili ne kantis ĝin. Ĉijare mi ne aŭskultis. Oni diras ke Svedujo gajnis.
fajrkapo (显示个人资料) 2012年6月5日下午10:47:46
Eddycgn:Antaŭ multaj jaroj ĉiu lando devis kanti per sia propra lingvo.Eŭrovido jam perdis sian personecon, la plimulto da landoj ne havas fieron nek valoron kiam ili kantas per alia lingvo por ekomomiaj kaj famaj kialoj, ili ankaŭ ne havas personecon nek landanecon...mi tute ne komprenas se mi estus de tiuj landoj, sen postuli onian propran lingvon...kia honto (Hispanio ja faras ĝin per la hispana, kiel estas nature kaj bele, kaj aliaj malmultaj).
Bedaŭrinde la plej kantas nun angle! Kun respekto por la angla lingvo, kiun mi ŝatas sed konsideras unu el multaj, tio estas abomena, ne estas pli lingva varieco en la kantokonkurso!
Kaj la tekstoj? Kvazaŭ tute malspritaj...
Varŝajne inteligentaj tekstoj ne ricevas sufiĉe da voĉdonoj. Mi legis ke la diskografiaj firmaoj decidas tion, ne la aŭtoroj.
Ju pli stulta la canto des pli voĉdonoj, oni vendas pli!
robbkvasnak (显示个人资料) 2012年6月23日下午9:41:08
dobri:Mi fakte amas aŭdi kantojn en skandinavaj lingvoj kaj ankaŭ en la ĉeĥa kaj en la portugala. Kiam oni scipovas bonegan germanan, la germana lingvo estas tre bela kantlingvo. La skandinavoj eĉ havas proverbon: La germanoj kantas bone kaj marŝas bone kaj nur estas minaco kiam ili faras tiujn du aĵojn kune.robbkvasnak:Bedaŭrinde la angla (unu el miaj gepatraj lingvoj) ne estas tre belsona lingvo por kantoj.Kun tio mi konsentas. La angla lingvo eble bonas por peza muziko (heavy metal). Sed por amkantoj mi preferas la francan aŭ eble alian romanidan lingvon, eble la italan. Teorie ankaŭ Esperanto povus esti belsona kantolingvo. Tamen laŭ diversaj E-kantoj en YouTube mi ne povas certigi tion. La tiuj kantoj ne estadas esceptaj.
Por mi mem plej bele sonas la slovakaj kantoj.
klnptrs78 (显示个人资料) 2012年6月24日上午12:42:08
robbkvasnak:Mi ne komprenas. Kio estas la titoli de la kanto?dobri:Mi fakte amas aŭdi kantojn en skandinavaj lingvoj kaj ankaŭ en la ĉeĥa kaj en la portugala. Kiam oni scipovas bonegan germanan, la germana lingvo estas tre bela kantlingvo. La skandinavoj eĉ havas proverbon: La germanoj kantas bone kaj marŝas bone kaj nur estas minaco kiam ili faras tiujn du aĵojn kune.robbkvasnak:Bedaŭrinde la angla (unu el miaj gepatraj lingvoj) ne estas tre belsona lingvo por kantoj.Kun tio mi konsentas. La angla lingvo eble bonas por peza muziko (heavy metal). Sed por amkantoj mi preferas la francan aŭ eble alian romanidan lingvon, eble la italan. Teorie ankaŭ Esperanto povus esti belsona kantolingvo. Tamen laŭ diversaj E-kantoj en YouTube mi ne povas certigi tion. La tiuj kantoj ne estadas esceptaj.
Por mi mem plej bele sonas la slovakaj kantoj.
Mi komprenas la vortaj de la kanto, sed mi ne povis trovi la kanto en Youtube.
robbkvasnak (显示个人资料) 2012年6月24日上午1:05:49
Cetere, krom ABBA kvazaŭ neniu grupo de Eŭrovizio populariĝis en Usono. Sandra, la germana kantistino, kiu nur kantas en la angla estas tute ne konata ĉi-tie.
Iam antaŭe ĉiuj operoj estis en la itala. Iom post iom oni komencis kanti etnalingve - eĉ en la ĉeĥa (ekzemple Prodaná nevěsta - la Vendita fianĉino) - tre bela kantlingo por opero. Finfine oni faris tre belan operon en la usona lingvo: Porgy kaj Bess.
Por la pli ol 300 milionoj da usonanoj la eŭrovizia kantkonkurso estas malevento.