Messages: 209
Language: Esperanto
Chainy (User's profile) June 24, 2012, 8:47:25 AM
robbkvasnak:Guglu "Lena Eurovision" kaj vi trovos ĝin. Ŝi (Lena) havas miaŭeskan voĉon kaj miselparolas la anglan terure. Gratas en miaj oreloj. Mi ne povis finaŭskulti la kanton.Lena fakte tre bone kantas, kaj ŝia prononcado estas ĝenerale tre bona. De tempo al tempo ŝi kantas ion en iom nekutima, sed certe ne malagrabla, maniero - ankaŭ denaskaj parolantoj de la angla faras tion dum kantado. Certagrade temas pri intenca stilo de la kanto.
Lena gajnis tiun eŭrovidan konkurson, kaj, laŭ mi, ŝi meritis tion. Pli gratas al mi viaj ĉiamaj plendoj pri ne-denaskaj parolantoj de la angla, precipe kiam vi, laŭ viaj propraj vortoj, havas problemojn kompreni vian propran lingvon.
Jen oni povas aŭskulti la kanton de Lena: Satellite
lagtendisto (User's profile) June 24, 2012, 6:30:01 PM
Chainy (User's profile) June 25, 2012, 7:01:36 AM
spreecamper:Se maldenaskuloj parolas aŭ kantas anglalingve. Eble robbkvasnak konfuzas la intencon. Por ĉefe estu kompleza al anglaj denaskuloj. Pro tio. Oni ne parolas aŭ kantas la anglan lingvon. (Aferigas iu de pontlingvo.)Spreecamper, vi metas punktojn en tre strangajn lokojn, do vere estas malfacile kompreni, kion vi celas diri!
"Se maldenaskuloj parolas aŭ kantas anglalingve." TIAM KIO?!
"Pro tio." PRO KIO?!
"Oni ne parolas aŭ kantas la anglan lingvon." ?
Aferigas? - Kion tio signifas? Ĉu 'temas pri'?
Chainy (User's profile) June 25, 2012, 7:16:31 AM
spreecamper:Se maldenaskuloj parolas aŭ kantas anglalingve. Eble robbkvasnak konfuzas la intencon. Por ĉefe estu kompleza al anglaj denaskuloj. Pro tio. Oni ne parolas aŭ kantas la anglan lingvon. (Aferigas iu de pontlingvo.)= Se ne-denaskuloj parolas aŭ kantas anglalingve, eble robbkvasnak konfuzas la intencon. Oni ne parolas aŭ kantas la anglan lingvon por esti kompleza al anglalingvaj denaskuloj, sed por uzi la anglan kiel pontlingvon.
(Tio estas almenaŭ mia interpreto de via teksto!)
lagtendisto (User's profile) June 26, 2012, 6:42:30 PM
dobri (User's profile) May 6, 2013, 5:33:05 PM
Mi aŭskultis almenaŭ parton de ĉiu kanto kaj plej multe plaĉis al mi kantojn el Kipro, Bjelorusio, Islando, Finnlando kaj Bulgario. Eble ankaŭ la tiu de Grekio.
Kia estas via opinio nun?
dobri (User's profile) May 15, 2013, 5:50:49 PM
dobri (User's profile) May 17, 2013, 5:21:50 AM
vincas (User's profile) May 17, 2013, 8:08:39 AM
dobri (User's profile) May 20, 2013, 8:50:58 PM
Ĉu la dana kanto havas tiom interesan tekston (kiun mi ne komprenis) aŭ grave rolas tio, ke la kantistino prezentis la kanton nudpiede?