본문으로

Eŭrosong-Eŭrovida kantokonkurso

글쓴이: dobri, 2010년 4월 7일

글: 209

언어: Esperanto

Oijos (프로필 보기) 2013년 5월 20일 오후 11:00:51

dobri:Denove mi havas alian guston. Finnlando estis la 24-a, Bjelorusio 15-a kaj Islando 16-a.
Ĉu la dana kanto havas tiom interesan tekston (kiun mi ne komprenis) aŭ grave rolas tio, ke la kantistino prezentis la kanton nudpiede?
Ne. Ĝi simple estis la plej vaste ŝatata kanto.

dobri (프로필 보기) 2014년 4월 5일 오후 2:29:08

Proksimiĝas ĉijara koncerto. Jam venontan monaton vi povos aŭskulti ĝin.
Mi aŭskultis almenaŭ parton de ĉiu kanto kaj plej multe plaĉis al mi kantojn el Pollando, Irlando, Danlando, San Marino, Islando, Montenegro, Hispanio kaj Portugalio. Iomete ankaŭ la tiuj de Ukrainio kaj Svislando.
Ĉu iu ankaŭ aŭskultas ilin? Kia estas via opinio?

dobri (프로필 보기) 2014년 5월 6일 오후 9:04:19

Hodiaŭ mi estas kontenta, ĉar ĉiuj miaj preferataj kantoj sukcesis krom Portugalio.
Plej multe plaĉis al mi la kanto el San Marino.

dobri (프로필 보기) 2014년 5월 10일 오전 5:35:57

En la dua duonfinalo ne sukcesis mia favorata Irlando. Tamen plej multe plaĉis al mi kanto el Makedonio.

dobri (프로필 보기) 2014년 5월 12일 오전 3:31:06

Bedaŭrinde nia televido ne elsendis la konkurson. Tial mi spektis ĝin sur la komputilo.
Dum la unua duonfinalo ĉio iris glate. Sed jam dum la dua duonfinalo okazis, ke mia komputilo komence ne sukcesis aliĝi. Nur post duonhoro. Kaj dum la finalo mi tute ne sukcesis aliĝi. Kvankam mi kelkfoje klakis al "Join us!", nenio okazis. Tial necesis spekti la finalon nur dimanĉe. Mi ne scias kial.

Miaj favorataj kantoj el Pollando, Svislando kaj Danio ne sukcesis. Anstataŭ venkis ordinara kanto, kie estis interesa eble nur la kantisto. Unue mi ne sciis, ĉu temas pri virino kun barbo aŭ pri viro en virina kostumo.
Ankaŭ la lasta kanto el Francio ne ŝajnis al mi tiom malbona, por ricevi preskaŭ neniajn poentojn. Ĉu pro la franca lingvo?

dobri (프로필 보기) 2015년 3월 31일 오후 12:27:47

Ĉi-jare venos mia lando denove al kantokonkurso. Tamen la kanto tute ne kaptis mian atenton. Post aŭskultado de almenaŭ parto de ĉiu kanto mi kompilis jenan rangliston:
1.Moldavio
2.Israelo
3.Slovenio
4.Nederlando
5.Germanio
6.Britio
7.Rumanio
8.Svedio
9.Belorusio
10.Islando
Kiu estas via opinio?

Promenu_Kampo (프로필 보기) 2015년 4월 1일 오전 3:58:19

venkontoj de eŭro-2015

externalImage.png

dobri (프로필 보기) 2015년 4월 1일 오후 5:23:18

Se temus pri liberstila lukto, tiam mi eĉ kredus tion!

utku (프로필 보기) 2015년 4월 18일 오전 7:17:24

dobri:Ĉi-jare venos mia lando denove al kantokonkurso. Tamen la kanto tute ne kaptis mian atenton. Post aŭskultado de almenaŭ parto de ĉiu kanto mi kompilis jenan rangliston:
1.Moldavio
2.Israelo
3.Slovenio
4.Nederlando
5.Germanio
6.Britio
7.Rumanio
8.Svedio
9.Belorusio
10.Islando
Kiu estas via opinio?
Mi pensas ke la 60-a jara estas plej malbona eldono je kantoj. Mi neniun ŝatis, tamen kantoj de Finnlando kaj Britio, kvankam ne bonaj, estas almenaŭ buntaj. Ĉiu-jare ekzistis kantoj, kiujn mi normale povas aŭskulti. Ekzemple en 2014, mi vere ŝatis la kantojn de Armenio kaj Kartvelio, kvankam malsukcesaj. Vidu mian enketon.

robbkvasnak (프로필 보기) 2015년 4월 18일 오후 7:11:02

Neniu en nia hemisfero interesiĝas pri tio. Estas nur kopio de brita kulturo.

다시 위로