Skip to the content

Eŭrosong-Eŭrovida kantokonkurso

by dobri, April 7, 2010

Messages: 209

Language: Esperanto

Серёга (User's profile) May 15, 2016, 6:33:14 AM

Mi anticipe sciis ke Rusio devu partopreni nek en eŭrosong-eŭrovido nek en eŭrop-sporto. ridulo.gif
Nun tio evideblas por pli multaj stultuloj. ridulo.gif

Fuzzy (User's profile) May 15, 2016, 8:56:02 AM

Laŭ la opinio de la ĵurio venkis Aŭstralio, laŭ la opinio de la spektantoj venkis Rusio. Rezulte venkis Ukrainio ridulo.gif

Justpatrolo (User's profile) May 15, 2016, 9:05:32 AM

Mi supozas, ke reale venkis koreanino el Aŭstralio Dami Im.
Ŝi afekciis min per sia kanzono kaj voĉo.
Dami Im

lagtendisto (User's profile) May 15, 2016, 10:05:05 AM

Серёга:Mi anticipe sciis ke Rusio devu partopreni nek en eŭrosong-eŭrovido nek en eŭrop-sporto. ridulo.gif
Nun tio evideblas por pli multaj stultuloj. ridulo.gif
Fuzzy:Laŭ la opinio de la ĵurio venkis Aŭstralio, laŭ la opinio de la spektantoj venkis Rusio. Rezulte venkis Ukrainio ridulo.gif
Do, tiam, vi opinias, ke ĉiam samtempe, ĉu internacia aranĝo de sportkonkonkurso kaj muzikkonkurso deviga estus patriotisma konkurso?

===

Mi ne tre multe ŝatas la EEK. Miopinie kanto de Jamala nur estas simpla 'Deep House'-eca detranĉaĵeto kun kompatvoliga kantliriko. Ŝi eĉ ne volas/povas kontroli spirisonon inter buŝo kaj mikrofono. (Pardonu min amantoj de Pop-muziko). Do, pri Dami Im, miaopinie, laŭ kriterioj de kiĉa 'Pop-' muziko, ŝi ŝajnas supera.

Pri voĉoj de kantistoj. Sen genio de son-teknikisto ili ĉiuj sonus 'laŭseca'. Ne imponas min tiuj troigaj traktitaj kantvoĉoj.

Fuzzy (User's profile) May 15, 2016, 12:24:58 PM

spreecamper:
Серёга:Mi anticipe sciis ke Rusio devu partopreni nek en eŭrosong-eŭrovido nek en eŭrop-sporto. ridulo.gif
Nun tio evideblas por pli multaj stultuloj. ridulo.gif
Fuzzy:Laŭ la opinio de la ĵurio venkis Aŭstralio, laŭ la opinio de la spektantoj venkis Rusio. Rezulte venkis Ukrainio ridulo.gif
Do, tiam, vi opinias, ke ĉiam samtempe, ĉu internacia aranĝo de sportkonkonkurso kaj muzikkonkurso deviga estus patriotisma konkurso?
Mi ne komprenas, spreecamper, pardonu. Kio estas muzikkonkurso deviga?

IkuTurso (User's profile) May 15, 2016, 12:42:43 PM

La konkurso en 2017 estos en Krimeo!

lagtendisto (User's profile) May 15, 2016, 2:58:54 PM

Fuzzy:Mi ne komprenas, spreecamper, pardonu. Kio estas muzikkonkurso deviga?
Ĉu 'fatala', ĉu ĉio internacia konkurso* devus enhavi patriotisman ideon en deviga ielo? Ekzemple, dum EEK, ĉu mi rajtas febri kun alia lando ol Germanio? Ĉu mi rajtas febri kontraŭ EEK reprezentanto de Germanio? Ĉu mi rajtas kritiki EEK reprezentanton de Germanio?

*ekzemple sportkonkurso kaj muzikkonkurso

Fuzzy (User's profile) May 15, 2016, 3:49:41 PM

spreecamper:
Fuzzy:Mi ne komprenas, spreecamper, pardonu. Kio estas muzikkonkurso deviga?
Ĉu 'fatala', ĉu ĉio internacia konkurso* devus enhavi patriotisman ideon en deviga ielo? Ekzemple, dum EEK, ĉu mi rajtas febri kun alia lando ol Germanio? Ĉu mi rajtas febri kontraŭ EEK reprezentanto de Germanio? Ĉu mi rajtas kritiki EEK reprezentanton de Germanio?

*ekzemple sportkonkurso kaj muzikkonkurso
kompreneble vi rajtas febri por iulandano ajn se vidi ke la venkinto estas nome via samlandano/najbaro/parenco neniom vin ĝuigas.

Inspektisto (User's profile) May 15, 2016, 4:05:18 PM

Fuzzy:Laŭ la opinio de la ĵurio venkis Aŭstralio, laŭ la opinio de la spektantoj venkis Rusio. Rezulte venkis Ukrainio ridulo.gif
Rezulte venkis politiko.

lagtendisto (User's profile) May 15, 2016, 4:18:47 PM

Fuzzy:kompreneble vi rajtas febri por iulandano ajn se vidi ke la venkinto estas nome via samlandano/najbaro/parenco neniom vin ĝuigas.
Tion mi ankaŭ opinias. Kelkfoje, por mi ŝajnas strange, ke oni provas 'politikigi' aferon, kio nur celas amuzon. Ekzemple, 'tutfreŝa':

Inspektisto:Rezulte venkis politiko.

Back to the top