目次へ

Eŭrosong-Eŭrovida kantokonkurso

dobri,2010年4月7日の

メッセージ: 209

言語: Esperanto

dobri (プロフィールを表示) 2018年5月16日 14:58:55

Altebrilas:Indas organizi kantokonkurson inter lingvoj, ne nur inter landoj. Kial ne provi lanĉi la modon okaze de estonteca Esperanto-Kongreso? Eble la medioj imitos tian iniciativon...
Bona ideo! Necesas nur serĉi gekantistojn.

Vinisus (プロフィールを表示) 2018年5月16日 15:21:46

En Brazilo ekzistas kantistino, kiu kantas en Esperanto kaj havas belegan voĉon nome, Neide Barros. Oni povas aŭdi ŝiajn muzikojn per Iotubo.

Серёга (プロフィールを表示) 2018年5月16日 21:32:20

Jes, mi aŭskultis kelkajn kantojn Neide Barros, bele, ŝi ornamas tutan Esperantujon!

dobri (プロフィールを表示) 2019年4月30日 16:23:12

Post kelkaj tagoj komenciĝos plua konkurso. Aŭskultinte almenaŭ parton de ĉiuj kantoj mi elektis precipe la gajajn kantojn, kiel la tiu el Norvegio, San Marino, Montenegro kaj Hispanio. Plu iomete plaĉis al mi Svislando, Pollando, Armenio, Italio,Ĉeĥio, Estonio kaj Belorusio. Kia estas via opinio?

Серёга (プロフィールを表示) 2019年5月1日 8:32:02

メッセージは隠されています

Серёга (プロフィールを表示) 2019年5月1日 8:34:17

メッセージは隠されています

dobri (プロフィールを表示) 2019年5月19日 17:18:44

Denove mia opinio estas tute alia ol tiu de la balotantoj. Nur Svislando estis la kvara kaj Norvegio la kvina. San Marino, Montenegro kaj Hispanio ne sukcesis. La venkinta kanto el Nederlando ŝajnis al mi ne tro interesa.

dobri (プロフィールを表示) 2021年5月22日 9:54:23

Ĉi-jare mi trovis la fadenon nur hodiaŭ. Unue necesas substreki, ke la mondo tamen revenas al normala vivo.
Dum spektado de la semifinaloj mi elektis la plej plaĉajn kantojn la tiujn el Irlando, Israelo, Greklando kaj Danlando. Avancis nur 2 el ili. Plu la prezentisto en nia televido asertis, ke ĉi-jare gajnos aŭ Malto aŭ Italio. Ni ekvidos tion vespere!

dobri (プロフィールを表示) 2021年5月23日 10:40:31

Denove montriĝis, ke mia opinio estas tute alia. Venkis Italio antaŭ Francio kaj Svislando. Mia preferata Israelo estis 17-a, Greklando 10-a kaj la pluaj por mi interesaj kantoj tute fiaskis. Germanio - 25, Danlando - 28, Irlando - 37.

dobri (プロフィールを表示) 2022年5月12日 7:29:46

Ĉi-jare mi pro multo da alia laboro preskaŭ forgesis la kantokonkurson. Tial mi aŭdis la kantojn nur marde vespere. Plej multe plaĉis al mi la kantoj el Moldavio kaj Bulgario. Bedaŭrinde la dua ne avancis.

先頭にもどる