目次へ

Eŭrosong-Eŭrovida kantokonkurso

dobri,2010年4月7日の

メッセージ: 209

言語: Esperanto

dobri (プロフィールを表示) 2022年5月15日 4:24:34

El la dua duonfinalo plej plaĉis al mi kantoj el Estonio kaj Malto. Denove avancis nur la unua.

dobri (プロフィールを表示) 2022年5月15日 4:30:29

En finalo mi preferis Hispanion, kiu finiĝis la tria, Moldavio lokiĝis la sepa. Fine de la programo mi tamen ekdormis, tial mi ne povis spekti ĉiujn kantojn. Venkis Ukrainio antaŭ Britio kaj Hispanio. Mia lando Ĉeĥio finiĝis en la 22-a loko.

amigueo (プロフィールを表示) 2022年5月15日 18:37:01

Dankon, dobri.
Mi nur hazarde spektis kelkajn kanzonojn.
Norvegio acxa.
Hispanio acxa.
Kaj oni povis veti Ukrainon gajni ecx sen partopreni. Tio paradokse ekvivalas diri ke "Ukraino ne partoprenis la konkurson, gxi nur gajnis gxin".
Oni povus veti Rusion perdi ecx sen partopreni. Do, "Rusio ne partoprenis la konkurson, gxi nur perdis gxin". Cxu mi eraras?

Sxatoj muzikaj ne estas malpli politikaj ol politikbalotoj. Kaj mi sxatus postspekti la konkurson, por studi la "malkaj simpatiojn" inter la partoprenantoj landoj.

Esperanta forumo pria povus ricxigi ege la vidpunkton de cxiu forumano. Mi supozas ke ekzistas tiutemaj forumoj en cxiu nacia lingvo.

dobri (プロフィールを表示) 2022年6月18日 9:12:29

Jes, amigueo, vi pravas, ke politiko direktis ĉi-jaran voĉdonadon. Espereble venontjare regos pli bonaj kondiĉoj!

Frano (プロフィールを表示) 2022年11月25日 14:00:14

Eurovision Minorities languages 2022 - Eŭrovido Minoritataj lingvoj 2022
https://www.miavivo.net/?status/680-680-1669378740...

Серёга (プロフィールを表示) 2022年11月26日 10:41:02

dobri (プロフィールを表示) 2023年5月10日 5:52:34

Nun komenciĝis plua konkurso. Al mi plej multe plaĉis kantoj el Israelo, Portugalio kaj Irlando. Bedaŭrinde la lasta ne antaŭeniĝis.

dobri (プロフィールを表示) 2023年5月12日 6:07:13

En la dua duonfinalo pleje plaĉis al mi kantoj el Aŭstralio, Slovenio, Pollando kaj Litovio. La ĉiuj sukcesis.

SlavikDze (プロフィールを表示) 2023年5月12日 8:14:37

@Dobri
Espereble, post la finalo de ĉi-jara konkurso vi prezentos vian detalan kaj kompetentan analizon de la evento.
🤓🤓🤓🤓🤓

先頭にもどる