Mesaĝoj: 210
Lingvo: Esperanto
dobri (Montri la profilon) 2011-aprilo-11 18:06:53
En YOUTUBE troveblas ĉiuj kantoj aŭ almenaŭ ĝiaj fragmentoj. Post aŭskultado de kelkaj kantoj kaj ĈIUJ fragmentoj mi starigis jenan vicon:
1.Israelo
2.Norvegio
3.Danlando
Plu iomete plaĉis al mi kantoj el Hispanio, Azerbajĝano, Serbio, Kroatio, Greklando, Malto kaj Belorusio.
La aliaj kantoj ne kaptis mian atenton. Mi scivolas, ĉu nunjare mi kongruos kun plimulto aŭ denove ne kiel pasintjare.
maratonisto (Montri la profilon) 2011-aprilo-11 19:36:07
Mi ne komprenas, kiel kongruas viaj tekstoj kun la melodio.
Ĉu ekzistas dosiero kun sufikso KAR (karaokeo) por La Satelito?
josephdavid86 (Montri la profilon) 2011-aprilo-23 01:55:57
zan (Montri la profilon) 2011-aprilo-24 08:08:00
josephdavid86 (Montri la profilon) 2011-aprilo-24 16:59:13
zan:Mi ne volas aŭskulti kantojn, kiujn angle kantas ne-anglalingvanoj. Mi bedaŭras, ke multiĝis ĉijare anglalingvaj kantoj kompare al lastjare. Mi aŭdis nur ne-anglajn kantojn. Plaĉis al mi Bulgario kaj Polando. Ankaŭ Portugalio interesis min.Ĝi estas grava punkto. Ekde 1999, kiam la regularo ŝanĝiĝis, ĉiuj venkintaj kantoj anglalingve kantatas, krom 'Molitva', kiu venkis je 2007 kaj Serbokroatalingve kantatas. Aŭdi alialingvajn EKKajn kantojn plaĉas min, sed sciatas ke neanglalingve kanti malproduktivas se oni volas venki.
zan (Montri la profilon) 2011-aprilo-25 09:22:40
josephdavid86:'Molitva', kiu venkis je 2007 kaj Serbokroatalingve kantatas.Dankon pro via informo. Mi tuj aŭdis la kanton 'Molitva' en YouTube. Komence mi pensis, ke la kantisto estas knabo diketa. Sed estis ŝi. Ŝia kanto vibris mian koron sen kompreno de la teksto. Nek aspekto nek lingvo gravas. Jam oni ne atendas tian kanton?
josephdavid86 (Montri la profilon) 2011-aprilo-25 12:34:04
zan:LOL Ŝi vere similasdikan knabon, ĉu ne? Sed ŝi estas la unua malkaŝe-geja virino, kiu venkis la EKKon.josephdavid86:'Molitva', kiu venkis je 2007 kaj Serbokroatalingve kantatas.Dankon pro via informo. Mi tuj aŭdis la kanton 'Molitva' en YouTube. Komence mi pensis, ke la kantisto estas knabo diketa. Sed estis ŝi. Ŝia kanto vibris mian koron sen kompreno de la teksto. Nek aspekto nek lingvo gravas. Jam oni ne atendas tian kanton?
Kvankam vi povas ŝati la kanton sen kompreni la aspekton, Mi klarigos la kantotekston por vi, kaj mi ŝanĝos la strukturon, do oni povas kanti ĝin laŭe, men mi garos la aspekton.
LA PREĜO
Mi ne dormi povas
La lito ĝin malpermesas
Vivo ekdegelas
Kaj tiel rapide ĝi malaperas
La menso perdanta
Kaj realaĵo forgesita
Mi vin tute amas
Ankoraŭ mi vin blinde fidas.
Freneza, konfuzita
De novaj amoj, timanta
Kaj ĉiu nova tago
Cikatriganta
La preĝo - kiel fevoro de miaj lipoj
La preĝo - via nomo anstataŭ vortoj
Scias ĉiel', mi kiel
Kiom ofte mi repetas tio
Scias ĉielo, mi kiel
Via nomo 'stas mia nura preĝo
La preĝo
Mi povus mensoĝi
Tamen ne kiam mi preĝas
Mensoĝi estas diri
'Mi ne vin amas'
La preĝo - kiel fevoro de miaj lipoj
La preĝo - via nomo anstataŭ vortoj
Scias ĉiel', mi kiel
Kiom ofte mi repetas tio
Scias ĉielo, mi kiel
Via nomo 'stas mia nura preĝo
Scias ĉielo, mi kiel
Kiom ofte mi repetas tio
Scias ĉielo, mi kiel
Via nomo 'stas mia nura preĝo
La preĝo
Via nomo 'stas mia nura preĝo
glig (Montri la profilon) 2011-aprilo-25 20:57:47
josephdavid86:Ĝi estas grava punkto. Ekde 1999, kiam la regularo ŝanĝiĝis, ĉiuj venkintaj kantoj anglalingve kantatas, krom 'Molitva', kiu venkis je 2007 kaj Serbokroatalingve kantatas. Aŭdi alialingvajn EKKajn kantojn plaĉas min, sed sciatas ke neanglalingve kanti malproduktivas se oni volas venki.Saluton David! Mi iomete traserĉadis la forumon esperante ke mi finfine ektrovas ion novan, sed vane! Kontraŭe, mi ektrovis grandegan eraron fare de vi. Unue, serbokroata lingvo ne ekzistas plu, bone? Nuntempe kunekzistas du apartaj lingvoj, do la kroata kaj la serba.
Kaj due, la kanton kantis serba kantistino Marija Šerifović en la serba lingvo.
Korajn salutojn el Kroatio!
dobri (Montri la profilon) 2011-aprilo-26 14:13:14
Tiam mi rimarkis, ke la diferenco inter serba kaj kroata estis nur la skribo. La unua estas cirila alfabeto kaj la dua latina. La slovena lingvo iomete diferencis de la aliaj. La kvara lingvo diferencis multe, mi ĝin preskaŭ ne komprenis. Certe temis pri la albana, ĉu?
darkweasel (Montri la profilon) 2011-aprilo-26 14:32:27
dobri:Pardonu min, kia estas diferenco inter la lingvoj serba kaj kroata?Tio ĉi simple montras, ke la decido, ĉu malsamaj lingvoj vere estas rigardataj kiel apartaj lingvoj aŭ kiel nuraj dialektoj, baze ne estas lingvoscienca, sed politika.
Tial antaŭ kelkaj jaroj oni parolis pri la "serbokroata" lingvo, sed nun serboj kaj kroatoj opinias, ke ili havas apartajn lingvojn.