Al la enhavo

tre x tro

de feliz123, 2010-aprilo-07

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

feliz123 (Montri la profilon) 2010-aprilo-07 21:46:19

Saluton!

Mi volus scii kiam oni uzas "tre" aŭ "tro".
Eble "tre" karakterizas adjektivoj dum "tro" karakterizas verboj... Aŭ simila afero okazas.
Kiu povas helpi?

Dankon!

(aliaj gramatikaj rimarkoj ankaŭ estus bonvenaj)

Oŝo-Jabe (Montri la profilon) 2010-aprilo-08 03:06:39

"Tre" estas fortiga vorto. "Tre multaj" estas pli multaj ol "multaj." "Tre forta" estas pli forta ol "forta."

"Tro" oni uzas, kiam estas iel pli ol necese aŭ inde. Se iu drinkis tro multe, tiu drinkis pli ol oni drinku. Tro da veneno povas mortigi vin.

feliz123 (Montri la profilon) 2010-aprilo-09 16:50:58

Ha, mi komprenas... Dankon.

Reen al la supro