Sisu juurde

tre x tro

kelle poolt feliz123, 7. aprill 2010

Postitused: 3

Keel: Esperanto

feliz123 (Näita profiili) 7. aprill 2010 21:46.19

Saluton!

Mi volus scii kiam oni uzas "tre" aŭ "tro".
Eble "tre" karakterizas adjektivoj dum "tro" karakterizas verboj... Aŭ simila afero okazas.
Kiu povas helpi?

Dankon!

(aliaj gramatikaj rimarkoj ankaŭ estus bonvenaj)

Oŝo-Jabe (Näita profiili) 8. aprill 2010 3:06.39

"Tre" estas fortiga vorto. "Tre multaj" estas pli multaj ol "multaj." "Tre forta" estas pli forta ol "forta."

"Tro" oni uzas, kiam estas iel pli ol necese aŭ inde. Se iu drinkis tro multe, tiu drinkis pli ol oni drinku. Tro da veneno povas mortigi vin.

feliz123 (Näita profiili) 9. aprill 2010 16:50.58

Ha, mi komprenas... Dankon.

Tagasi üles