Đi đến phần nội dung

Pri la Dato de SES

viết bởi 黄鸡蛋, Ngày 08 tháng 4 năm 2010

Tin nhắn: 4

Nội dung: Esperanto

黄鸡蛋 (Xem thông tin cá nhân) 10:20:53 Ngày 08 tháng 4 năm 2010

Ĉi-jare, SES estas tro frua por mi por partopreni, ĉar mi havos semestrofinajn ekzamenojn ĝuste tiam.

Kaj mi vere esperas, ke venontjare la dato de SES povos esti iom pli malfrua, ekz. la 20-a de julio.

Tio nur estas mia espero.

jan aleksan (Xem thông tin cá nhân) 11:09:43 Ngày 08 tháng 4 năm 2010

Saluton,

Nu, ĝi probable ne okazos, ĉar normale UK kaj IJK okazas fine de julio-komence de aŭgusto, kaj aliaj eventoj estas ĝenerale organizita alimomente ĝuste por ne kompeti kun ilin. (vidu tie)

Sed vi povas partopreni IJK, UK, aŭ alia(j)n evento(j)n dum via konvenaj datoj ridulo.gif vidu tie la liston de eventoj dum la jaro: eventoj

MarCin83 (Xem thông tin cá nhân) 17:05:22 Ngày 08 tháng 4 năm 2010

Ĉi-jare, SES estas tro frua por mi por partopreni, ĉar mi havos semestrofinajn ekzamenojn ĝuste tiam.
Jes, mi havas la saman problemon! Mi ankaŭ volis partopreni SES-on, sed miaj ekzamenoj detenos tiun intencon malgajo.gif

黄鸡蛋 (Xem thông tin cá nhân) 14:35:46 Ngày 09 tháng 4 năm 2010

jan aleksan:Saluton,

Nu, ĝi probable ne okazos, ĉar normale UK kaj IJK okazas fine de julio-komence de aŭgusto, kaj aliaj eventoj estas ĝenerale organizita alimomente ĝuste por ne kompeti kun ilin. (vidu tie)

Sed vi povas partopreni IJK, UK, aŭ alia(j)n evento(j)n dum via konvenaj datoj ridulo.gif vidu tie la liston de eventoj dum la jaro: eventoj
Mi partoprenis en la SES-2008, kiu okazis de la 8-a de aŭgusto. Tiu dato, anstataŭ frue en julio, pli konvenas al mi. Kaj fakte ankaŭ la mezo de julio estas konvena...

Quay lại