去目錄頁

Saluton!

Xequ, 2010年4月11日

讯息: 14

语言: Esperanto

darkweasel (显示个人资料) 2010年4月18日下午6:26:52

Sgarbo:Saluton!

Mi estas de Meksiko, mi estas komencanto ankaŭ, mi lernas en mia urbo "Querétaro" (Keretaro en esperanto), ni havas grupon en la universitato, mi volas koni personojn kaj praktiki esperanton

Ĝis!
Saluton!

Vi ne estas Meksiko. Meksiko estas lando. Vi estas de Meksiko.

jeanmartin:Saluton!
Mi estas Jean, mi loĝas en francio.
Por ke Esperanto estu pli facila por vi, mi tre rekomendas al vi memori la landnomon Francujo kaj ne Francio. Ambaŭ nomoj estas ĝustaj, sed la unua "montras" al vi (per sia finiĝo "ujo"), ke la popolo de tiu lando estas la francoj, kaj ne la francianoj (= homoj, kiuj loĝas en Francujo, ĉu ili estas francoj aŭ ne).

jeanmartin:Mi lernas esperanton, mi estas komencanto, eterna komencanto.....

Esperanto estas la pli facila ol lingvojn sed ne estas facila lingvon....
Tiu lasta frazo estu verŝajne: Esperanto estas la plej facila lingvo, sed lingvoj ne estas facilaj. Ĉu tion celis vi?

Sgarbo (显示个人资料) 2010年4月19日上午12:31:51

darkweasel:

Vi ne estas Meksiko. Meksiko estas lando. Vi estas de Meksiko.
Saluton, vi estas ĝusta, mi forgesis la "de", Mi estas de Meksiko.

Saluton al ciuj!

Ĝis

darkweasel (显示个人资料) 2010年4月19日上午5:12:34

Sgarbo:
darkweasel:

Vi ne estas Meksiko. Meksiko estas lando. Vi estas de Meksiko.
Saluton, vi estas prava, mi forgesis la "de", Mi estas de Meksiko.

Saluton al ĉiuj!

Ĝis
Homo ne povas esti ĝusta, sed nur prava. Ĝusta povas esti nur la eldiraĵo de homo.

horsto (显示个人资料) 2010年4月20日下午3:39:23

Sgarbo: vi estas ĝusta
Jes, tio estas angla Esperanto (You are right), darkweasel pravas, diru: vi pravas

回到上端