前往目錄

Ĉu via lando provizas esperanton en publika lernejoj?

貼文者: joho, 2010年4月11日

訊息: 4

語言: Esperanto

joho (顯示個人資料) 2010年4月11日下午6:44:42

La estonta mondo apartenos la junuloj kaj infanoj. Mi ĝojas trovi multe talenta junuloj en la reto uzas Esperanton. Nia peno per "change.org" pri tio, ke provizos Esperanton en publica lernejoj de Usono, ne ŝajnas sukcese. Mi tre scivolas kiuj kaj kiom publica lernejoj provizos Esperanton per siaj lernantoj en aliaj landoj.

Hispanio (顯示個人資料) 2010年4月11日下午7:15:05

Nek la estro de mia lando nek la estroj de la regionoj de mia lando provizigos Esperanton al la lernejoj malgajo.gif.

Neniu ofendiĝu, sed la politikistoj estas stultegaj (ne ĉiuj, sed la granda plimulto el ili).

Junpe (顯示個人資料) 2010年4月12日上午2:40:46

En publika gimnazio en Osaka "Ikeda Kita Koko" oni povas elekti studobjekton Esperanton.

Ankaŭ en publika universitato en Osaka "Osaka Daigaku" oni povas elekti studobjekton Esperanton .

Sed mi kredas ke estas malmultaj junuloj kiuj lernas Esperanton en Japanio.

Miland (顯示個人資料) 2010年4月15日下午10:01:37

En Britio, estas programo Springboard (salto-tabulo) por enkonduki bazlernejanojn al Esperanto kiel preparilo por aliaj lingvoj. Bedaŭrinde, antaŭ multaj jaroj la registaro ĉesigis la 16-jaraĝan ekzamenon pri la lingvo.

回到上端