Al la enhavo

Plezuro aŭ neceseco

de joho, 2010-aprilo-11

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

joho (Montri la profilon) 2010-aprilo-11 23:55:25

En alia fadeno, oni demandis kial ni eklernis Esperanton. Mi respondis ke Esperanto estas tre bela kaj bona por mensa ekzerso kion mi bezonas. Mi ankaŭ trovis ke nenio da la respondantoj eklernis Esperanton laŭ neceseco.

Laŭ mi, lingvo atinĝis graveco nur per neceseco. Matematikistoj lernas rusa, franca, germana ĉar multaj gravaj matematika verkoj estas skribita en ili. Kuracistoj kaj sacerdotoj lernas latina, kaj budaistaj monaĥoj lernas sanskrito. Programistoj en la tuta mondo uzas angla ĉar preskaŭ ĉiuj komputilaj programlingvoj ekdisvolviĝis per angla en Usono. Komputilaj operaciumoj eĉ linŭ, kiu estas ne disvolviĝita en Usono, estas skribita en angla. La kialoj ke oni lernas tiujn lingvojn estas laŭ neceseco anstataŭ ke tiuj lingvoj estas facilaj, logikaj, belaj aŭ bonaj. Ĉu ne?

Do, mi proponas al vi, la pli talentaj kaj spertaj esperantistoj, que kreu novajn utilajn aĵojn per Esperanto. Skribu gravejn sciencajn artikolojn kaj inĝenierartajn dezajnojn per Esperanto.
Skribu originalajn poemojn, rakontojn, dramojn, ktp. per Esperanto. Tiel Esperanto povas atingi la ĉefa vojo. Estas ne atingita per nur ideologia promocio aŭ propagando. La sukceso de Esperanto estas mezurita per tradukoj al aliaj landaj lingvoj anstataŭ en la mala directo. Ĉu vi konsentas?

AlfRoland (Montri la profilon) 2010-aprilo-12 18:42:03

Joho: Mi vere simpatias kun viaj celoj, sed plej kredeble ili neniam plenumiĝos. Ni esperantistoj estas tro malmultaj por ebligi al ni konkuri kun la naciaj lingvoj nek se temas pri fakliteraturo nek pri romanoj kaj poezio. Tio ne signifas ke Esperanto estas senutila. Mi sufiĉe bone povas legi artikolojn pri programado kaj aliaj komputilaj aferoj en la angla lingvo, sed mi tute ne povus diskuti kun vi pri io ajn uzante la anglan. Per esperanto mi tamen povas trovi korespondemuloj preskaŭ ĉie ajn en la mondo. Laŭ mi estas mirinde ke esperanto disvastiĝis tra la mondo nur helpe de idealistoj. Ĝis kiam la mondgvidantoj ekkomprenos ke ni bezonas komunan neŭtralan lingvon la nuna stato restos.

Laŭ mi ne estas problemo ke literaturo ĉefe tradukiĝas AL esperanto. Mi mem okupiĝas pri traduko de romano pri sveda elmigro al Usono dum la jaroj ĉirkaŭ 1850. Mi ne certas ke mi sukcesos plenumi la laboron aŭ ĉu ĝi iam eldoniĝos. (Ĝi jam estas tradukita en plurajn lingvojn)

horsto (Montri la profilon) 2010-aprilo-12 19:29:47

Tio estas la koko-ovo problemo: Kio ekzistis unua, ĉu la koko aŭ la ovo?
(Preskaŭ) Neniu skribas gravajn verkojn por kelkaj Esperantistoj kaj ne ekzistas gravaj verkoj kiuj allogas aliajn homojn al Esperanto.
Sed mi ne estas tiel pesimista kiel AlfRoland. Esperanto estas bone lernebla per la interreto, dank' al ekz. Lernu, kaj tio povus altiri multajn homojn.
Eble ankaŭ la nuntempe estiĝantaj sociaj retoj povus krei tutmondan viglan Esperanto-komunumon.
.
PS: Mi jam reportis la rubmesaĝojn.

AlfRoland (Montri la profilon) 2010-aprilo-12 20:09:19

horsto:Tio estas la koko-ovo problemo: Kio ekzistis unua, ĉu la koko aŭ la ovo?
(Preskaŭ) Neniu skribas gravajn verkojn por kelkaj Esperantistoj kaj ne ekzistas gravaj verkoj kiuj allogas aliajn homojn al Esperanto.
Sed mi ne estas tiel pesimista kiel AlfRoland. Esperanto estas bone lernebla per la interreto, dank' al ekz. Lernu, kaj tio povus altiri multajn homojn.
Eble ankaŭ la nuntempe estiĝantaj sociaj retoj povus krei tutmondan viglan Esperanto-komunumon.
.
PS: Mi jam reportis la rubmesaĝojn.
Mi ne intencis esti pesimista. Skribante ke nuna stato restos, mi volis diri ke la distvastigo daŭre dependos de idealistaj homoj. Mi tute konsentas ke la reto donas unikan ŝancon al esperanto. Rilate al la altaj celoj de joho, kiu eĉ superas la celojn de t n finvenkistoj, mi bedaŭrinde estas iom pesimista.

joho (Montri la profilon) 2010-aprilo-13 00:48:37

Dankon por viaj rimarkigoj.

En alia fadeno "Kiom da esperantaj libroj vi legis?", Demian respondis "Neniam mi legis eĉ unu libron en Esperanto ĉar estas tre malfacile por mi. Multajn vorotjn mi neniam trovas en la vortaro kaj multfoje la literaturo estas neutila.
Kaj mi volas legi librojn pri scienco kaj matematiko en Esperanto, kiujn mi ne trovas!"

Li ŝajnas havi saman senton kiel la mia. Bedaŭrinde mi estas komencanto. Espere kelkaj matematikistoj kaj sciencistoj ekverkos en Esperanto.

zan (Montri la profilon) 2010-aprilo-13 08:11:57

Kiam mi eklernis Esperanton, mi pensis, ke mi povos akiri ian ajn informon de la tuta mondo, ĉar Esperanto estas facila lingvo kaj sufiĉe disvastiĝis en la mondo. Mi volis legi librojn pri popola kulturo precipe de eŭropo, kiu min interesis. Sed kiam mi vidis libroliston skribitan japane por komencantoj, ĝi ne enhavis librojn, kiujn mi volas legi. Mi rezignis kaj legis rakontojn.
Malgraŭ tio mi daŭrigas lernadon, ĉar Esperanto sufiĉe allogis min.

Do, koncerne min, mi deziris plenumi necesecon, tamen nun kontentas nur pro plezuro.

Kaj cetere, mi memlernis Esperanton per lernolibroj kaj retpaĝaro, kiujn supozeble verkis 'idealisto'j. Dank'al ili mi povis lerni. Mi mem neniam fariĝos idealisto sed devas memorigi min pri ilia klopodo.

white knight (Montri la profilon) 2010-aprilo-13 08:27:39

Kio ekzistis unua, ĉu la koko aŭ la ovo?
Ĉu kokoj povas demeti ovojn? Mi ĉiam pensis, ke nur kokinoj povas tion. rido.gif

Leporino (Montri la profilon) 2010-aprilo-13 08:33:30

Saluton!

Ĉi tie oni eblas trovi multajn Esperantajn aĵojn por legi.

sal.gif

AlfRoland (Montri la profilon) 2010-aprilo-13 16:10:15

white knight:
Kio ekzistis unua, ĉu la koko aŭ la ovo?
Ĉu kokoj povas demeti ovojn? Mi ĉiam pensis, ke nur kokinoj povas tion. rido.gif
Temas pri egaleco inter la seksoj! lango.gif

joho (Montri la profilon) 2010-aprilo-13 18:38:00

Leporino:Saluton!

Ĉi tie oni eblas trovi multajn Esperantajn aĵojn por legi.

sal.gif
Saluton!

Donkon kaj mi ĝojas lerni ĝin kaj ofte vizitos.

Alia penso: se en lernu! forumo, nova temoj pri "windows 7", "photoshop", "macOs", ktp eble naskas interesojn inter esperantistoj kiuj ne facile uzas la anglajn forumojn alialoke. Eble ili jam ekzistas en aliaj retpaĝoj. Lernu! ŝajnas la plej bona retpaĝo ĉar estas la tujhelpe vortaro.

Reen al la supro