Messaggi: 9
Lingua: Esperanto
joho (Mostra il profilo) 11 aprile 2010 23:55:25
Laŭ mi, lingvo atinĝis graveco nur per neceseco. Matematikistoj lernas rusa, franca, germana ĉar multaj gravaj matematika verkoj estas skribita en ili. Kuracistoj kaj sacerdotoj lernas latina, kaj budaistaj monaĥoj lernas sanskrito. Programistoj en la tuta mondo uzas angla ĉar preskaŭ ĉiuj komputilaj programlingvoj ekdisvolviĝis per angla en Usono. Komputilaj operaciumoj eĉ linŭ, kiu estas ne disvolviĝita en Usono, estas skribita en angla. La kialoj ke oni lernas tiujn lingvojn estas laŭ neceseco anstataŭ ke tiuj lingvoj estas facilaj, logikaj, belaj aŭ bonaj. Ĉu ne?
Do, mi proponas al vi, la pli talentaj kaj spertaj esperantistoj, que kreu novajn utilajn aĵojn per Esperanto. Skribu gravejn sciencajn artikolojn kaj inĝenierartajn dezajnojn per Esperanto.
Skribu originalajn poemojn, rakontojn, dramojn, ktp. per Esperanto. Tiel Esperanto povas atingi la ĉefa vojo. Estas ne atingita per nur ideologia promocio aŭ propagando. La sukceso de Esperanto estas mezurita per tradukoj al aliaj landaj lingvoj anstataŭ en la mala directo. Ĉu vi konsentas?
AlfRoland (Mostra il profilo) 12 aprile 2010 18:42:03
Laŭ mi ne estas problemo ke literaturo ĉefe tradukiĝas AL esperanto. Mi mem okupiĝas pri traduko de romano pri sveda elmigro al Usono dum la jaroj ĉirkaŭ 1850. Mi ne certas ke mi sukcesos plenumi la laboron aŭ ĉu ĝi iam eldoniĝos. (Ĝi jam estas tradukita en plurajn lingvojn)
horsto (Mostra il profilo) 12 aprile 2010 19:29:47
(Preskaŭ) Neniu skribas gravajn verkojn por kelkaj Esperantistoj kaj ne ekzistas gravaj verkoj kiuj allogas aliajn homojn al Esperanto.
Sed mi ne estas tiel pesimista kiel AlfRoland. Esperanto estas bone lernebla per la interreto, dank' al ekz. Lernu, kaj tio povus altiri multajn homojn.
Eble ankaŭ la nuntempe estiĝantaj sociaj retoj povus krei tutmondan viglan Esperanto-komunumon.
.
PS: Mi jam reportis la rubmesaĝojn.
AlfRoland (Mostra il profilo) 12 aprile 2010 20:09:19
horsto:Tio estas la koko-ovo problemo: Kio ekzistis unua, ĉu la koko aŭ la ovo?Mi ne intencis esti pesimista. Skribante ke nuna stato restos, mi volis diri ke la distvastigo daŭre dependos de idealistaj homoj. Mi tute konsentas ke la reto donas unikan ŝancon al esperanto. Rilate al la altaj celoj de joho, kiu eĉ superas la celojn de t n finvenkistoj, mi bedaŭrinde estas iom pesimista.
(Preskaŭ) Neniu skribas gravajn verkojn por kelkaj Esperantistoj kaj ne ekzistas gravaj verkoj kiuj allogas aliajn homojn al Esperanto.
Sed mi ne estas tiel pesimista kiel AlfRoland. Esperanto estas bone lernebla per la interreto, dank' al ekz. Lernu, kaj tio povus altiri multajn homojn.
Eble ankaŭ la nuntempe estiĝantaj sociaj retoj povus krei tutmondan viglan Esperanto-komunumon.
.
PS: Mi jam reportis la rubmesaĝojn.
joho (Mostra il profilo) 13 aprile 2010 00:48:37
En alia fadeno "Kiom da esperantaj libroj vi legis?", Demian respondis "Neniam mi legis eĉ unu libron en Esperanto ĉar estas tre malfacile por mi. Multajn vorotjn mi neniam trovas en la vortaro kaj multfoje la literaturo estas neutila.
Kaj mi volas legi librojn pri scienco kaj matematiko en Esperanto, kiujn mi ne trovas!"
Li ŝajnas havi saman senton kiel la mia. Bedaŭrinde mi estas komencanto. Espere kelkaj matematikistoj kaj sciencistoj ekverkos en Esperanto.
zan (Mostra il profilo) 13 aprile 2010 08:11:57
Malgraŭ tio mi daŭrigas lernadon, ĉar Esperanto sufiĉe allogis min.
Do, koncerne min, mi deziris plenumi necesecon, tamen nun kontentas nur pro plezuro.
Kaj cetere, mi memlernis Esperanton per lernolibroj kaj retpaĝaro, kiujn supozeble verkis 'idealisto'j. Dank'al ili mi povis lerni. Mi mem neniam fariĝos idealisto sed devas memorigi min pri ilia klopodo.
Leporino (Mostra il profilo) 13 aprile 2010 08:33:30
AlfRoland (Mostra il profilo) 13 aprile 2010 16:10:15
white knight:Temas pri egaleco inter la seksoj!Kio ekzistis unua, ĉu la koko aŭ la ovo?Ĉu kokoj povas demeti ovojn? Mi ĉiam pensis, ke nur kokinoj povas tion.

joho (Mostra il profilo) 13 aprile 2010 18:38:00
Leporino:Saluton!Saluton!
Ĉi tie oni eblas trovi multajn Esperantajn aĵojn por legi.
Donkon kaj mi ĝojas lerni ĝin kaj ofte vizitos.
Alia penso: se en lernu! forumo, nova temoj pri "windows 7", "photoshop", "macOs", ktp eble naskas interesojn inter esperantistoj kiuj ne facile uzas la anglajn forumojn alialoke. Eble ili jam ekzistas en aliaj retpaĝoj. Lernu! ŝajnas la plej bona retpaĝo ĉar estas la tujhelpe vortaro.