![](/upload/photos/100_100/75/75e7d1c9c1f358f03ad4ad394481f5a1_1717081176.gif)
Geoĵetono en Esperanto
ca, kivuye
Ubutumwa 6
ururimi: Esperanto
Kat (Kwerekana umwidondoro) 12 Ndamukiza 2010 02:37:01
Mi volas fari Esperantan Geoĵetonon. Se oni ne scias, kio estas Geokaŝado, vidu mi petas geocaching.com -- mallonge, estas sporto aŭ agado per kiu oni trovas ejojn kies gps-loko estas poŝtita per paĝaro.
Geoĵetono estas ero kiel monerjo kiu portas spurnomeron por spuri per la paĝaro de ejo ("cache", angle) al ejo. La paĝsistemo ja kreas mapon por ĉiu ĵetono, do oni povas vidi ĝian vojaĝon.
Do, pri la Esperanta Geoĵetono. Ĉu Esperantistoj, eĉ ne-geokaŝadantaj Esperantistoj, interesiĝas pri aĉeti tian ĵetonon? Mi petas, [url=http://www.grafikato.com/e-ĵetono.html]bonkore vidu la desegnon[/url].
Mia Esperanto ne estas tre bona, do mi verŝajne devos ŝanĝi iujn detalojn. Ekzemple, mi ne certas ke oni dirus "geokaŝi" aŭ "geokaŝadi" por la agado (al mi ŝatas la ideo ke "refarata ago", de ĉu oni fakte dirus "geokaŝado" kiam la angla naskvorto estas "to geocache"?).
Pri "scenarumado" -- kiam oni diras al mi, "La angla ja estas la internacia lingvo", mi kontraŭas dirante "Ne, angla-per-la-scenaro estas la internacia lingvo". Se oni volas ion aĉeti, La Scenaro sufiĉas. Se La Scenaro fiaskas por vera aŭ profunda diskutado pri ĉiu ajn temo preter baza komerco. Do, mi volas promocii Esperanton (kaj lernu.net) al geokaŝistoj (do, eble "geokaŝi" plibonas, ne?).
Noto: mi ankoraŭ ne recivis permeson por uzi "www.lernu.net" sur la ĵetono. Mi atendas respondon pri tio. Se oni donas al mi permeson, mi donos cixun de mia persona profito el ĉi tiu ĵetono direkte al lernu.net por subteni la paĝaron.
La ĵetono faritus proksimune 45mm diametre kaj plata kun imitita malmola emajlo (la surfaĵo de la ĵetono estus glata) kaj la verdaj detaloj estus sub la parte travideblaj verdaj emajloj. Estus versioj plakitaj per oro, arĝento, kaj kupro kun la samaj verdaj emajloj.
Mi antaŭvidas ke la kosto estos iom inter US $8.50 kaj $9.50 por unu ĵetono, sed mi ne precize konas la veran koston ĉar mi ankoraŭ ni demandis al fabriko aŭ vendisto pri prizcitaĵo.
Se al vi fakte ŝatus posedi tian ĵetonon, mi petas e-skribi al mi je "kat (je-signo) grafikato (punkto) com" kun temo "Esperanta Geoĵetono". Diri al mi se vi volus oran, arĝentan, aŭ kupran ĵetono kaj kiom de ĉiu versio vi volus. Se la ĵetono je faritos, mi garantias ke tiuj kiuj tiel antaŭmendis eblos aĉeti iliajn ĵetonojn, eĉ se la ĵetonoj ĉiuj vendiĝos. Mi ĝisdatigos vin pri la vera prizo, permeso, progreso, ktp.
Se mi povas interesigi Esperantistoj kaj Geokaŝistoj pri 250 ĵetonoj, mi povas fakte fariĝi ilin (se lernu.net permesas al mi uzi la nomon, nature).
Dankon, kaj pardonu al mia malbona Esperanto!
Kat (Kwerekana umwidondoro) 12 Ndamukiza 2010 06:19:59
Kat (Kwerekana umwidondoro) 12 Ndamukiza 2010 07:55:46
LyzTyphone (Kwerekana umwidondoro) 12 Ndamukiza 2010 21:17:31
Mi tute komprenas. Esperanta tipografio ne estas facila. Mi fojfoje devas mediti kiel pli bone skribas oni la ĉapeleton...
Pri la traduko de tiu sporto...
Mi ne kontraŭstaros kontraŭ "geokaŝado", ĉar Vikipedio akcaptas ĝin. Sed mi nun ekpensas ĉu estas pli bona nomo por ĝi. (Boneco je la Pironisma senco) Mi ŝategas ke "kaŝ" kaj samsonas al "caching" kaj envokas analogon kun "kaŝludo".
Do, Eble... Terkaŝludo?
Kaj devenantoj:
:: Terkaŝi
:: Terkaŝanto/Terkaŝisto
:: Terkaŝmonero
via opinio?
Kaj ankaŭ je Vikipedio, mi vidas ke la traduko de "token" ŝajne estas Geomonero.
Kat (Kwerekana umwidondoro) 13 Ndamukiza 2010 11:22:49
Pri la vorto "monero" kontraŭ "ĵetono" -- mi ricevis proponon por "ĵetono" en alia poŝtaro (http://da.lernu.net/komunikado/forumo/temo.php?t=2...) kaj al mi plaĉis la vorto "ĵetono" ĉar kiam "geocoin" vendistoj enpoŝtigas ilin, oni skribas "game token" aŭ "token" sur la doganformularo. Moneroj ĝi ne precise estas -- ili ne estas ilo por interkomerco. (Kaj mi konas unu -- unu, bedaŭrinde -- geokaŝiston kiu parolas Esperanton kaj li uzas vorton "ĵetono").
Alia noto: multaj ĵetonoj ne multe aspektas kiel monero. Vidu mi petas: http://www.grafikato.com/Grafikato/News/Entries/20... (Geoĵetono "Papilo" 2010)
Mi ja komprenas ke Vikipedio uzas "geomonero", sed mi kredas ke tio estas tro direkta elangligo...
Temante pri "terkaŝado" kontraŭ "geokaŝado" -- mi ja kredas ke "geokaŝido" sonas al neologismo. Tamen "geografio" estas bona Esperanto vorto kaj la "geo" en la angla "geocaching" venas el vorto "geographic" aŭ "geography". Komplikante, la du ĉefa nomoj de GPS-bazita agado surrete estas "Geocaching" kaj "Terracaching". Do, mi persone uzas "geokaŝaso" por "geocaching" kaj "terkaŝado" por "terracaching".
La propono utilii "-kaŝludo" estas tre bona, sed ne kiuj konsideras geokaŝado kiel ludo. Iuj konsideras ĝin sporto, aŭ aliaj simple nomigi ĝin "agado".
Tre bonegas se Esperantisoj havus grandan diskuton pri geo/ter/kaŝ/ad/lud/o -- eble tia afero ankoraŭ okazis*, sed mi mem neniam fakte renkontiĝis geokaŝanta Esperantisto (escepte de "ernie", kiu ankaŭ faras ĵetonojn).
(Sed mi ja koncedas ke mi tute ne estas aktiva Esperantisto kaj varŝajne estas tute nekonanta pri ĉi tiuj temoj.)
*Oni sendis min al http://tech.groups.yahoo.com/group/tradukado/messa... -- sed la diskutado temas pri (se mi tute komprenas) geografiaj frazoj, sed ne aparte pri geokaŝado.
Alia noto: se al oni ŝatus vidi iujn de miaj aliaj desegnoj por geoĵetonoj, mi petas ke oni vidu:
http://www.grafikato.com/Grafikato/Portfolio/Pages...
Speciale, mi petas ke oni vidu la ĵetonon "Damselfly". La gruna emajlo sur tiu ĉi ĵetono estas la sama emajlo kion mi volas uzi sur la Esperanta Geoĵetono kaj la "Damselfly" havas nivelojn sub la emajlo same ol mia nuna desegnaĵo.
Se oni estas geokaŝanta Esperantisto, la "Geocoin Forums" je Groundspeak havas fadenon pri la "Esperanto Geocoin" (kaj havas iom pli nunajn desegnaĵojn kaj konkurson pri la ĵetono per kiu oni povas gajni senkostajn ĵetonojn, se mi finfine fakte faros ilin).
(http://forums.groundspeak.com/GC/index.php?showtop...)
FabiolaCarvalho (Kwerekana umwidondoro) 28 Rusama 2014 02:59:38