לתוכן העניינים

efiko de Interrero

של zan, 15 באפריל 2010

הודעות: 4

שפה: Esperanto

zan (הצגת פרופיל) 15 באפריל 2010, 00:44:26

"Lernu!" naskiĝis en la jaro 2002. Kaj antaŭ dek jaroj interreto ankoraŭ ne sufiĉe disvastiĝis almenaŭ en mia lando. Mi volus demandi al tiuj, kiuj eklernis Esperanton antaŭ pli ol dek jaroj. Ĉu io ŝanĝiĝis en esperanta movado per interreto? Ĉu tio estas bona aŭ malbona?

formiĉjo (הצגת פרופיל) 15 באפריל 2010, 02:02:29

zan:"Lernu!" naskiĝis en la jaro 2002. Kaj antaŭ dek jaroj interreto ankoraŭ ne sufiĉe disvastiĝis almenaŭ en mia lando. Mi volus demandi al tiuj, kiuj eklernis Esperanton antaŭ pli ol dek jaroj. Ĉu io ŝanĝiĝis en esperanta movado per interreto? Ĉu tio estas bona aŭ malbona?
Mi eklernis E-on antaŭ dudek jaroj, kaj mi notis, ke le reto certe helpis la movadon.

andogigi (הצגת פרופיל) 15 באפריל 2010, 20:43:05

Mi loĝas en malgranda urbo de usono kaj mi preferas studi la lingvon per la interreto. Mi povas trovi pli multan informaĵon ol de libroj.

zan (הצגת פרופיל) 16 באפריל 2010, 07:23:26

Mi demandas min, ĉu mi daŭre lernus Esperanton, se ne estus interreto. Kiam ne estis interreto, oni aniĝis al grupo por lerni Esperanton. En ia ajn tempo kaj en ia ajn grupo ne malofte troviĝas tia homo, kiu iel ne povas alkutimiĝi al la atmosfero de tiu grupo. Supozeble tia homo forlasis Esperanton kun tiu grupo. Kial mi ne fariĝus tia homo? Nuntempe dank'al interreto ĉiu ajn ekscias pri Esperanto kaj eklernas kaj uzas ĝin. Tio ĉi taŭgas al mi, kaj mi volas, ke ĉiu ajn lernu Esperanton.

Dume mi pensas, ĉu ne aperos malicaj homoj el lernantoj per interreto. Kiam ĉiuj esperantistoj aniĝis al sia grupo, tia situacio funkciis kvazaŭ filtrilo forigas nenecesaĵon. Nuntempe ne funkcias kvazaŭa filtrilo. Ĉiu ajn povas skribi en retejo ĉion ajn, kion li volas. Do mi pensas, ĉu nuna situacio rilata al interreto ne ĝenas estimindajn antaŭulojn.

Pardonon pro mia stulta demando.

לראש הדף