Đi đến phần nội dung

Lojban

viết bởi walfino, Ngày 15 tháng 4 năm 2010

Tin nhắn: 21

Nội dung: Esperanto

robbkvasnak (Xem thông tin cá nhân) 19:51:27 Ngày 13 tháng 7 năm 2014

Kial etlerni loĵbanon kiam vi ankoraŭ ne havas plenan vortostokon en Esperanto? Mi konstatis ke mi ofte ne konas vorton por ĉio en Esperanto, do mi kunportas vortareton ĉiam. Provu priskribi vian tagon ekde la ellitiĝo hodiaŭ aŭ la loko kie vi sidas nun - vi tuj komprenos ke mankas al vi esprimoj. Traesploru Vikipedion kiam vi ne trovas la vorton en la vortaro. Vi ofte malkovros la forton de nia bela lingvo aŭ vi devos krei novan vorton (se eble el la jamaj radikoj) - kaj komuniku viajn trovaĵojn al la komunumo. Estos multe pli ultile ol studi loĵbanon aŭ volapukon aŭ okcidentalon, ktp.

Quay lại