Skip to the content

Lojban

by walfino, April 15, 2010

Messages: 21

Language: Esperanto

walfino (User's profile) April 15, 2010, 10:51:17 AM

Ĉu iu ajn fakte klopodis tion?

Diru al mi viajn spertojn.

KoLonJaNo (User's profile) April 15, 2010, 2:18:28 PM

Saluton!

walfino:Ĉu iu ajn fakte provis | klopodis lerni tiun [lingvon]?
Ne. Mi estas homo, ne komputilo. rideto.gif

Kolonjano

Bennon (User's profile) April 16, 2010, 2:55:12 AM

Mi provis malmulte lerni Lojban-on. Mi ŝatas ĝin, sed ĝi estas tro malfacila kaj malsufiĉe utila.

jan aleksan (User's profile) April 16, 2010, 7:31:52 AM

Se interesas vin, vi povas traserĉi la forumon, jam aperis pluraj fadenoj pri tio (uzu la guglan fenestreton supre-dekstre, kaj tajpu "forumo lojban", ĝi ne tre efikas, sed tamen...)

utku (User's profile) May 1, 2010, 10:42:02 AM

Mi provis lerni ĝin kaj ĝi estas tro malfacila. Teknike ne ekzistas personaj aŭ montraj pronomoj. Se vi volas uzi "tiu"n, vi devas elekti la veran vorteton el pli. Loĵban pretendas ke ĝi estas neŭtrala pro la vortoj el araba, ĉina, ktp, sed oni neniam povas trovi individuan vorton pri kiu oni povas diri "tiu vorto estas el la ... lingvo". Plue, vortoj ne estas facile elparolebla: jbobau, cmene, cevzda, jinmrmalume...

Huaskar (User's profile) May 5, 2010, 7:51:50 AM

KoLonJaNo:Saluton!

walfino:Ĉu iu ajn fakte provis | klopodis lerni tiun [lingvon]?
Ne. Mi estas homo, ne komputilo. rideto.gif

Kolonjano
Kial "tiun lingvon" estas korekta, kaj ne "tion lingvon". Mi pensis ke iu estas uzata por personoj, io por aliaj estaĵoj.
???

jan aleksan (User's profile) May 5, 2010, 9:27:44 AM

Huaskar:
KoLonJaNo:Saluton!

walfino:Ĉu iu ajn fakte provis | klopodis lerni tiun [lingvon]?
Ne. Mi estas homo, ne komputilo. rideto.gif

Kolonjano
Kial "tiun lingvon" estas korekta, kaj ne "tion lingvon". Mi pensis ke iu estas uzata por personoj, io por aliaj estaĵoj.
???
Ne, tio estas eraro kiu troviĝas eĉ en la plej bonaj lernolibroj. Kiu estas pli precizas ol kio simple:

"Kio li estas" > "Li estas homo"
"kiu (homo) li estas" > "li estas Roberto"

"Kio estas tio" > "tio estas lingvo"
"kiu (lingvo) estas tio" > "estas Lojban"

Senegaùlo (User's profile) May 6, 2010, 2:35:26 PM

Logika lingvo estas kretenaĵo ĉar oni ne kapablas paroli logike; tion ne permesas la naturo... (sed ĝi permesas kretenadi bedaŭrinde...)

Ironchef (User's profile) May 6, 2010, 2:53:56 PM

walfino:Ĉu iu ajn fakte klopodis tion?

Diru al mi viajn spertojn.
Interese, mi komencis esplori Lojbanon pli serioze dum 2007. Mi aŭskultis podkastojn pri la lingvo kaj decidis lerni ĝin. Tamen, post tagoj mi eksciis ke Lojbano - kiel uzebla homlingvo - ne funkcias kaj profunda legado tiam alportis min denove reen al Esperanto. Kaj ankoraŭ restas mi ĉi tie.

Junpe (User's profile) May 12, 2010, 11:04:39 AM

utku:Loĵban pretendas ke ĝi estas neŭtrala pro la vortoj el araba, ĉina, ktp, sed oni neniam povas trovi individuan vorton pri kiu oni povas diri "tiu vorto estas el la ... lingvo". Plue, vortoj ne estas facile elparolebla: jbobau, cmene, cevzda, jinmrmalume...
Sed tial Loĵban estas neŭtrala.
Elekti iun tutan vorton el iu lingvo estus maljuste por parolantoj de aliaj lingvoj.
Por mi, kiel japano, elparoli esperantajn vortojn estas tiel malfacile kiel elparoli loĵbanajn vortojn.
Plue oni povas aldoni vokalon inter konsonantoj loĵbane, se elparoli sekvantajn konsonantojn estas malfacile.

Loĵban ebligas, ke ekzemple parolantoj de la japana ne devu ŝangi ĝian ordon de vortoj multe.
Eblas ŝangi la ordon de vortoj tre libere.
Frazoj povas esti precizaj, sed ili anakŭ povas esti maldetalaj, se oni volas.
Oni povas elekti la gradon de precizeco.

Loĵban certe ne estas tiel facila kiel
Esperanto por parolantoj de eŭropaj lingvoj.
Sed se vi volas havi neutralan pontlingvon, mi rekomendas Loĵban-on.

Mi ne longe lernas ĝin, sed ĝi estas
tre interesa, kaj mi certas, ke ĝi havos prosperon.

Mi opinias, ke malavantaĝo pri Loĵban ne estas en la lingvo mem, sed en la nuna situacio ke ĝi nun ne havas multajn parolantojn. Ĝi ja estas tre nova lingvo.

Back to the top