Al la enhavo

Ciumado kaj viumado

de darkweasel, 2010-aprilo-16

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

darkweasel (Montri la profilon) 2010-aprilo-16 05:50:57

Saluton!

En iuj lingvoj ekzistas malsamaj ĝentilaj kaj normalaj pronomoj en la dua persono. Kiun ciumi kaj kiun viumi, tamen estas iom malsame en diversaj landoj. Kio estas la reguloj en via lingvo? Ĉu en interretaj forumoj oni ciumas aŭ viumas? Ĉu instruistoj ciumas lernejanojn?

Ĝis!

Fuzzy (Montri la profilon) 2010-aprilo-16 07:16:05

En la rusa oni ciumas en jenaj kazoj:
-- parencojn
-- amikojn
-- infanojn
-- bestojn
-- aĵojn
-- Dion kaj diojn
-- insultante

En interretaj forumoj oni kaj ciumas kaj viumas, depende de la cirkonstancoj. En lernejoj instruistoj ciumas lernejanojn (ĉar ili estas infanoj), sed en universitatoj ĉiam viumas.

Al mi tre mankas ciumado en Eo...

formiĉjo (Montri la profilon) 2010-aprilo-16 07:32:35

Fuzzy:
Al mi tre mankas ciumado en Eo...
Ne, la Esperanta metodo estas en ordo. Kial oni komplikas la lingvon? La angla ne havas formala "vi".Se oni DEVAS uzi formalan viumon, tiam oni povas diri "Moŝto". La karaktero de E-o detruas tiujn artefaritajn barilojn.
Mi pensas, ke se iu ciumas al mi, ili estas kruda.

Fuzzy (Montri la profilon) 2010-aprilo-16 07:36:22

formiĉjo:
Fuzzy:
Al mi tre mankas ciumado en Eo...
Ne, la Esperanta metodo estas en ordo. Kial oni komplikas la lingvon? La angla ne havas formala "vi".Se oni DEVAS uzi formalan viumon, tiam oni povas diri "Moŝto". La karaktero de E-o detruas tiujn artefaritajn barilojn.
Mi pensas, ke se iu ciumas al mi, ili estas kruda.
Sed, viumi al mia propra hundo estas iom tro, laŭ mi...

darkweasel (Montri la profilon) 2010-aprilo-16 12:28:05

Fuzzy:
En interretaj forumoj oni kaj ciumas kaj viumas, depende de la cirkonstancoj.
Kiaj cirkonstancoj? Ankaŭ en la franca forumo de lernu! ŝajnas al mi tiel, kaj mi iom konfuziĝis, ĉu mi viumu aŭ ciumu tie.

En la germana, oni kutime ciumas en interretaj forumoj.

Fuzzy (Montri la profilon) 2010-aprilo-18 08:32:01

darkweasel:
Fuzzy:
En interretaj forumoj oni kaj ciumas kaj viumas, depende de la cirkonstancoj.
Kiaj cirkonstancoj?
De la cirkonstancoj menciitaj de mi en la mia unua mesaĝo.
Sed, darkweasel, kiukaze oni ciumas en la germana lingvo?

darkweasel (Montri la profilon) 2010-aprilo-18 10:58:01

Fuzzy:
Sed, darkweasel, kiukaze oni ciumas en la germana lingvo?
Ĝenerale oni povas ciumi ĉiun infanon malpli aĝan ol 16 jaroj. Mi aĝas precize 16 jarojn, kaj tial ankoraŭ estas iom strange por mi esti viumata en la germana. Instruistoj ĝenerale ciumas lernejanojn almenaŭ en mia lernejo, sed mi pensas, ke en aliaj lernejoj la lernejanojn ĝenerale oni viumas.

Antaŭ kelkaj jaroj, mi havis matematikan fuŝinstruiston (li ja estis tre fuŝa) el Sudtirolo (parto de Italujo), kiu unue viumis ĉiujn lernejanojn (eĉ mian tiam 10-jaran frateton). Tio ŝajnis al ni tre stranga. Tamen post la unua tempo li kutimiĝis ciumi nin.

Fremdan personon oni viumu unue, ĝis ambaŭ interkonsentas ciumi unu la alian. Ciumi fremdan personon estas insulte. Parencojn oni ĉiam ciumas.

Tre junaj infanoj - mi pensas ke en Germanujo ĝis la aĝo de 6 jaroj, sed en Aŭstrujo pli longe - laŭ mia scio ciumas ĉiun (mi ne vere scias, tio estas nur mia sperto). Eĉ instruistojn mi povis ciumi en la bazlernejo.

Kiel mi jam diris, en interretaj forumoj kaj babilejoj tiuj ĉi reguloj ne validas. Oni ĝenerale rigardas tiun mediumon kiel tro neformalan por viumi. Povas ŝajni strange ciumi ekzemple en la germana forumo de lernu.net, ĉar tiel oni esprimas grandan reciprokan malproksimecon. Tamen, retpoŝtante al fremda retpoŝtadreso trovita en la interreto, ankaŭ mi kutime viumas.

Filu (Montri la profilon) 2010-aprilo-18 15:17:20

.

darkweasel (Montri la profilon) 2010-aprilo-18 18:21:00

Filu:
darkweasel:Kiaj cirkonstancoj? Ankaŭ en la franca forumo de lernu! ŝajnas al mi tiel, kaj mi iom konfuziĝis, ĉu mi viumu aŭ ciumu tie.
Solvo: se oni cidiras al vi, ankaŭ vi cidiru. Se oni vidiras al ci, ankaŭ ci vidiru. Kiam vi komencas la interŝanĝon, iru laŭplaĉe, kaj vidu ĉu cian elekton elektis ankaŭ la alia(j). Faru poste kiel oni al ci respondas.

Insultante, ciumadu (sed prefere vi ne tro ofte bezonas insulti).
Dankon, tio verŝajne estas la plej bona solvo.

Bennon (Montri la profilon) 2010-aprilo-19 07:13:15

Neniu nun angle uzas la dua persona malĝentila pronomo, "thou." La solan pluralan/ĝentilan pronomon uzas ni: "you." Multaj lingvoj uzas la pluralan pronomon kiel la ĝentilan, sed ni troigas kaj perdas la ciumon "thou" (malfeliĉe, ĝi estas bona vorto)

La uzo de la hispanaj pronomoj diferencas en ĉiu lando, do mi multe interesiĝas kiel diversaj lingvoj uzas la diversajn duajn personajn pronomojn. Mi volas ke iu komprenigas la ĉinan pronomojn.

Reen al la supro