Přejít k obsahu

por pasiuloj pri la astronomio

od uživatele crescence ze dne 16. dubna 2010

Příspěvky: 15

Jazyk: Esperanto

Hispanio (Ukázat profil) 4. května 2010 11:16:57

Mi ne bezonas binoklojn nek teleskopon por vidi la ĉielon okulumo.gif

Jen kion mi uzas: http://www.stellarium.org/eo/

crescence (Ukázat profil) 4. května 2010 15:44:19

Hispanio:
Jen kion mi uzas: http://www.stellarium.org/eo/
Ankaŭ mi uzas tiun programon. Sed mi preferas vidi la realaĵon.

manu_fr (Ukázat profil) 4. května 2010 18:32:08

crescence:
Hispanio:
Jen kion mi uzas: http://www.stellarium.org/eo/
Ankaŭ mi uzas tiun programon. Sed mi preferas vidi la realaĵon.
Oni ofte forgesas, ke spekti ĉielon estas kiel agrabla momento en plena naturo. Oni ĝuas kvieton de la nokto, aŭdas vivon de noktaj bestoj cirkaŭe, kiam ĉiuj dormas, ktp...tre ripoza kaj interesa.
Tamen, malgraŭ ke Stellarium estas utila programo, ĉielo neniam aspektos sam' kiel en teleskopo.
Feliĉe!
Kia plezuro kaj venko, kiam aperas planedo en okulo !
Provu, kaj vi komprenos !
Amike,
Emmanuel

crescence (Ukázat profil) 5. května 2010 6:13:51

manu_fr:... Oni ĝuas kvieton de la nokto, aŭdas vivon de noktaj bestoj cirkaŭe, kiam ĉiuj dormas, ktp...tre ripoza kaj interesa...
Mi estas grava dormemulo ! Se mi volos vidi noktajn bestojn, la noktaj bestoj min vidos dormantan ! rideto.gif

manu_fr (Ukázat profil) 5. května 2010 19:38:32

Suno kaj luno estas la nuraj astronomaj bestoj observeblaj dum tago !
Domaĝe !
shoko.gif
(parenteze ekzistas lorno por studi sunon : PST coronado, cirkaŭ 500 euroj)

sal.gif Manu

Zpět na začátek