Zum Inhalt

princujo de rivero hutt

von Matilda 69, 5. April 2007

Beiträge: 17

Sprache: Esperanto

Terurĉjo (Profil anzeigen) 6. April 2007 13:45:49

Mi ne povas serioze rilati al tiu ĉi "ŝtato". Stultaĵo estas kaj peno por dispartiĝo de unu lando. Ni jam havis Ĉeĉnion. Tio ne estas la infanaj ludoj.

Matilda 69 (Profil anzeigen) 6. April 2007 14:44:43

Terurĉjo:Mi ne povas serioze rilati al tiu ĉi "ŝtato". Stultaĵo estas kaj peno por dispartiĝo de unu lando. Ni jam havis Ĉeĉnion. Tio ne estas la infanaj ludoj.
kion kignifas ĉeĉnio? mi ne trovas la vorton en la vortaro

mccambjd (Profil anzeigen) 6. April 2007 14:58:54

Matilda 69:kion kignifas ĉeĉnio? mi ne trovas la vorton en la vortaro
Ĉeĉnio estas ribela suda regiono de Ruso. ("Chechnia" aŭ "Chechnya" en la angla, "Cecenia" en la itala.)

3anclas (Profil anzeigen) 6. April 2007 19:57:38

Mi legis la paĝon. Vi pravas. La paĝon diras ke Esperanto estas unu el la oficialaj lingvoj de Rivero Hutt. Sed mi ne vidis iom da Esperanto en la paĝaro. Mi pensas ke tio estas tre stranga. Estus grava ke iu lando havus Esperanton kiel oficiala lingvo, sed Esperanto estas pensita por faciligi la komunikado inter homoj, ne por estas oficiala lingvo de kelkaj landoj.

Terurĉjo (Profil anzeigen) 6. April 2007 21:23:57

rosto (Profil anzeigen) 7. Februar 2009 10:11:19

Ankaŭ mi legis ĉe http://www.hutt-river.org/state.htm:
Official language: English, French and Esperanto.
Ankaŭ estas alia ilia retpaĝaro: http://www.hutt-river-principality.com/, pli laŭ-nuntempa, tamen nenie ili skribas esperante. Ĉu eble ni, "lernu" forumanoj, devas sendi memorandon al Hutt River koncerne tion?

Azulreal (Profil anzeigen) 7. Februar 2009 12:41:19

Mi ne trovas la rilanton inter tiu "princujo" kaj esperanto. La retpaĝaro diras, ke esperanto estas unu el parolataj lingvoj tie, sed ĉu iu konas pruvojn pri tio? Ĉu iu esperantisto rakontis iom pri tiu loko?

Aliaflanke, ĉu tiu princujo vere ekzistas? Mi neniam antaŭe aŭdis pri ĝi kaj ties retpaĝaro ŝajnas iom... ŝercema. Aŭ eble mi opinias tiel, ĉar mi ne bone komprenas la anglan okulumo.gif

Salutojn el "Reĝlando de Mia Hejmo", kie certe mi estas la princino lango.gif

Zurück nach oben