Al la enhavo

Mi havas PROBLEMEGON!!!

de magnifico94, 2010-aprilo-18

Mesaĝoj: 69

Lingvo: Esperanto

magnifico94 (Montri la profilon) 2010-aprilo-18 12:45:48

Mi havas tre grandan PROBLEMEGON!!!

Mi estas atestanto de Jehovo kaj mi estas gejo. En Biblio estas: "Viroj, kiuj metas sin kun viroj ne heredas la Dia Regno". Mi volas esti atestanto de Jehovo, ĉar mi opinias, ke ĉi-tio estas nur sola vera religio. Sed mi volas esti gejo, ĉar mi amema nur virojn kaj mi volas esti kun knabo kaj vivi kun knabo.

Mi ne scias, kion mi devas fari...

Vi helpu min!!!

Filu (Montri la profilon) 2010-aprilo-18 13:58:43

Ja problemego tio estas. Tamen, bedaŭrinde, mi vin tute ne povas helpi. Ambaŭ pri tutfida kredego je Biblio kaj pri emo al viroj ni ne samas, kaj mi nur malfacile povas imagi kion estas okazanta viamense. Religio estas tre potenca forto en homaj mensoj, kaj mi kredas, ke maleblas iri kontraŭ forta samseksemo.

patrik (Montri la profilon) 2010-aprilo-18 13:59:57

Mi jam certas, ke estos uloj, kiuj konsilos al vi, ke vi ne plu kredu je Dio kaj vi tute lasu vian fidon. Mi tre komprenas ilian vidpunkton, sed viakaze, videblas, ke vi vere fidas, do mi neniam intencos rompi vian fidon (kaj anstataŭe mi celas plifortigi tion).

Nu, mi iru rekte al via problemo: vi volas sekvi la regulon sed vi ankaŭ volas resti gejo. Ja problemo, sed mi klarigu mian vidpunkton pri tio, esperante, ke tio povas iel vin helpi.

Unue, gejo estas viro, kiu seksumas kun samseksano. Tiu defino implicas nenion pri vira amo je alia viro. Iam for nelonge, antaŭ la veno de Freud, viroj povis ami alian viron sen ia malico, kaj rigardis tian amon pli alte. Memoru, David kaj Jonatan amegis unu la alian, kaj David eĉ kantis, ke la amo de Jonatan "estis al mi pli kara, ol la amo de virinoj", sed ili ambaŭ NENIAM estis gejoj! Tute ne~! rideto.gif Nun, kiam la gejkulturo tute disvastiĝis tra la tuta mondo, viroj ne plu povas ami alian viron, ĉar tiu, laŭ la kredo de la amaso, estas "gejeco" kaj viroj ĝenerale timas esti rigardataj kiel "gejoj". Nur post kiam Freud (detrue) ŝanĝis nian koncepton de amo, ke gejkulturo, kion naskigis la Seksa Revolucio parte inspirita de Freud, frakasis samseksan amon kaj amikecon. Bedaŭrinde, tio estas la nuna realeco. Unuavice, ne estis tia, sed nun, knaboj tra la okcident(igit)a mondo silente suferas pro nia nova koncepto de amo, kaj do "gejeco" iĝas opcio al ili. Malfeliĉiga fakto.

La Biblio vorte tute kontraŭas NUR seksuman rilaton inter samseksanoj, vi tion memoru. Vi povas ami alian viron sen malicaj intencoj kaj seksumado, sed en la nuna epoko, kiam intervira am(ikec)o estas rigardata kiel 'geja amo' (mi tute neas tian fiideon), tio estas malfacila konsilo por vi, certe.

Ĉi-epoke, seksumado estas korpa afero, ia "ludo" neserioza (por diboĉuloj, aparte) kaj povas nur fremdigi la "amantojn". Tio povas doni ja "plezuron", sed tiu plezuro estas nur pasanta kaj ne restas ĝis morto. Feliĉa vivado ne dependas je tio, kaj tio ne estas la plej grava afero en la mondo. Amo superas ĉian limon, do kial limigi vian amon en la "korpa" aspekto? Seksumo estas nek esenca nek la "pura kaj vera pruvo de amo" (tio aparte estas grandega mensogaĉo!).

Vi trovu amikojn, kiu povas akcepti vin, kia vi estas, amikojn, kun kiu vi povas plibonigi vian vivon. Memoru, evitu samseksan seksumon, ĉar tio ne havas ian bonan funkcion kaj nur igas personojn kiel "ludiloj", forĵeteblaj kaj iam os-tempe ne plu necesaj. Korpaj aferoj ne tiel gravas, kaj vivo dediĉita je seksumado nur malŝparigas "junecan energion", kion junuloj kiel vi povas elspezi alimaniere por pli bonaj, pli gravaj, kaj pli utilaj aferoj. La esenco estas nevidebla per la okuloj, ja diris la vulpo el "La Eta Princo". Amu, do. Estas feliĉo je tio. okulumo.gif

Miland (Montri la profilon) 2010-aprilo-18 16:14:47

Vere, vi ŝajnas kompatinda. Eble via kuracisto povos doni al vi bonan konsilon pri la bona regado de viaj energioj, ekzemple per sporto aŭ bonfarado. Aldone, mi esperas ke vi atingos feliĉon per amikeco.

warcana (Montri la profilon) 2010-aprilo-18 17:11:41

Saluton.

Mi donas al vi mian vidpunkton.
Mi kredas ke via religio ne estas tre bona afero, eĉ se mi tute komprenas vian fidon.

Tamen, mi estas duseksema kaj ankaŭ kredas je Dio. Mi konsideras ke mi estas kristianino, sed mi ne kredas ĉio kiu estas en Biblio.

Se via religio ne estas tolerema, VI povas esti. Laŭ mi, vi povas esti gejo kaj tute ne havi problemon kun Dio. Mi kredas ke Dio ne rigardas la sekso de via amant(in)o sed rigardas se vi estas bona kun li (ŝi), se vi estas fidela, ktp.

En Biblio ĉio estas farita por ke la homos plimultiĝu, sed en la tero, jam havas tro multe da homoj. Do kia estas la problemo kun gejeco?

Ĉu vi pensas ke mi ne estas vera kristianino ĉar mi vivas kun knabo kiu ne estas mia edzo (eble unu tage!), kaj kiu ne estas mia unua koramiko (kaj mi eĉ havis koramikinon), kaj ke mi faras tuton por eviti havi bebon?
Mi kredas ke ne, ni vivas en moderna mondo kaj devas adaptiĝi. La Biblio estis skribita antaŭ 2000 jaroj. Estas tute normala ke ĝi ne plu vere taŭgas.

Bone, tio estas mia vidpukto. Mi esperas ke tio povas helpi vin.

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-aprilo-18 17:40:01

Jen mia opinio:
*se vi estas gejo vi ne povas ŝanĝi tion
*vi povas simple ŝanĝi religion, elektu religion kiu akceptas samseksemecon.

Vivu vian vivon tiel kiel vi estas, tio estas bone akceptita en kvazaŭ tuta Eŭropo (Baldaŭ ankaŭ en Pollando, mi pensas).

Mi ne konsentas kun Patrik: “evitu samseksan seksumon“.
Vivi sensekse kaŭzas neŭrozojn, vidu kion okazas en la katolika eklezio kaŭze de la celibato (senedzineco).

Faru sekson kiel plaĉas al vi tamen protektu vian sanon, tio tre tre gravas!

sal.gif

super-griek (Montri la profilon) 2010-aprilo-18 18:30:00

Tre evidente la du aferoj neniel estas kombineblaj. Estas kerna punkto de la atestantisma kredo ke ĉio skribita en la Biblio estas "la Vorto de Dio", senerara, nedubebla, nekritikenda; kaj la Biblio estas tre klara pri tio, ke intervira seksumado estas nepardonebla peko. Same por katolikismo.

Nu, estus neeble aserti sukcese ke la Biblio estas senerara aŭ nedubebla: temas pri nestabila homfarita verko kun multaj kontraŭlogikaĵoj kaj - eĉ - amaso da internaj kontraŭdiroj.

Amu kaj faru kion vi volas okulumo.gif

AlfRoland (Montri la profilon) 2010-aprilo-18 19:21:20

Vi ne diris ĉu vi aniĝis al la Atestantoj propravole aŭ ĉu vi estas "denaska" atestanto pro tio ke viaj gepatroj apartenas al ili. Mi timas ke vi estas denaska membro, kaj bedaŭrinde tio ne faciligas vian problemon. Eĉ se estos malfacile al vi, mi pensas ke la sola solvo estas rompi la kontakton kun tiu movado. Anstataŭe vi demandu al vi mem, ĉu via agado damaĝas vin ol aliajn homojn. Se via propra saĝo respondas "ne" al tiu demando, trankviliĝu!

Mi deziras al vi bonan vivon!

Terurĉjo (Montri la profilon) 2010-aprilo-18 19:30:08

iru monaĥejon

onidire ties loĝantoj ĉiuj estas samaj kiel vi

kaj estu por vi feliĉo

ЫЫЫЫЫЫЫЫЫЫЫЫЫЫЫЫЫЫЫЫЫЫ

remy_boligee (Montri la profilon) 2010-aprilo-18 19:48:41

Se mi estus en via situacio, mi fondus alian religion, simila al la Atestantoj de Jehovo kiu akceptus la samseksemon. rideto.gif

Reen al la supro