ورود به محتوا

Saluton :D

از Schwa, 19 آوریل 2010

پست‌ها: 8

زبان: Esperanto

Schwa (نمایش مشخصات) 19 آوریل 2010،‏ 2:03:31

Saluton homojn ridego.gif

Mi estas studinta esperanton de du semajno, bedaŭrinde, mi estas fininta kun mia libro de esperanto-eduko.

Do, mi venas ĉi tie plibonigi mian esperanton ridulo.gif

Ankaŭ, ĝi estas ebla ke mi povas diri iujn vortojn malĝustajn, do, ĝustigu min ridego.gif

vincas (نمایش مشخصات) 19 آوریل 2010،‏ 8:25:42

Bonvenon al forumo de lernu!

LyzTyphone (نمایش مشخصات) 19 آوریل 2010،‏ 16:43:21

Via literumo estas perfekta, estu sekura. La problem kun via stilo estas, ke vi skribis en Esperanto per tipe angla gramatiko. Mi tute povas komprenas la frazoj per angligi vort-vorte. lango.gif

Se mi mem verkus la saman mesaĝon, mi verkus jene:
Saluton al ĉiuj!
Mi jam studas esperanton ekde du semajnoj antaŭe. Bedaŭrinde, mi ellegis mian libron por esperanto-eduko. Do, mi venas ĉi tien por plibonigi mian esperanton ridulo.gif

Ankaŭ, estas eble ke mi skribis iujn vortojn malĝuste, do, ĝustigu (aŭ korektu) min ridego.gif
Notu bone la grasaj ŝanĝoj~
Ĝuu lernadon!

Schwa (نمایش مشخصات) 19 آوریل 2010،‏ 21:48:16

Dankon por/pro/de (shoko.gif kiu mi uzus?) la helpo kaj respondo ridulo.gif

Espere mi povos komuniki plibone baldaŭ ridulo.gif

Nu, laŭ (?) ĉi tiu komuniko daŭras plitempo - Kiom da tempo vi estas parolinta esperanton?

darkweasel (نمایش مشخصات) 20 آوریل 2010،‏ 5:40:25

Schwa:Dankon por/pro/de (shoko.gif kiun mi uzu?) la helpo kaj respondo ridulo.gif
Oni povas diri dankon pordankon pro (sed ne *dankon de). Ambaŭ esprimoj estas logikaj, sed mi preferas dankon por (verŝajne ĉar oni tiel diras en la germana).

Schwa:Espere mi povos komuniki pli bone baldaŭ ridulo.gif
Oni normale kunskribas komparajn esprimojn kiel pli bone kaj plej bone.
Schwa:Nu, laŭ (?) ĉi tiu komuniko daŭras plitempo - Kiom da tempo vi parolas esperanton?
Mi ne vere komprenas la unuan parton de tiu ĉi mesaĝo. Ĉu vi eble celis:
Nu, por ke ĉi tiu komuniko daŭru (pli longe) ...

Atentu ke en la angla oni mallogike diras how much time have you been speaking Esperanto. Tiu have you been speaking tamen ne esprimas ian pasintecon (kvankam tia estas ĝia formo). En Esperanto, por nuntempaj agoj (mi ja ankoraŭ parolas Esperanton), oni uzas simple la finaĵon -as.

Mi parolas Esperanton ekde la fino de 2008. Mi registriĝis ĉe lernu! en oktobro de 2008, sed en la komenco mi ne tre progresis, kaj mia vera eklerno okazis, se mi ĝuste memoras, en decembro de la sama jaro.

horsto (نمایش مشخصات) 20 آوریل 2010،‏ 15:24:21

darkweasel:
Oni normale kunskribas komparajn esprimojn kiel pli bone kaj plej bone.
Kiu diras tion?
Normale oni ne kunskribas tion, laŭ miaj scioj.

Schwa (نمایش مشخصات) 20 آوریل 2010،‏ 21:42:50

@darkweasel

Kial ĉiam, dankon por vi helpo ridulo.gif

Sed mi ne komprenas kial vi ŝanĝis 'uzus' al 'uzu'. 'Uzus' estas la formo kondiĉa kiu mi devas uzi, jes?
Mi ne vere komprenas la unuan parton de tiu ĉi mesaĝo. Ĉu vi eble celis: Nu, por ke ĉi tiu komuniko daŭru (pli longe) ...
Jes, mi celis tion, sed, de nove, kial vi ŝanĝis 'daŭras' al 'daŭru'?

-----------
Kion vi uzis por esti tiel bona ĉe esperanto? Io en ĉi tiu retejo aŭ ia de libro?

Filu (نمایش مشخصات) 20 آوریل 2010،‏ 22:16:38

darkweasel:Atentu ke en la angla oni mallogike diras how much time have you been speaking Esperanto.
Noteto: bonvolu ne korekti miajn eblajn erarojn.

Atentu ke en la vivo oni neniam prave juĝas pri logiko kaj mallogiko de lingvoj pli grandaj ol oni, antaŭ esti vere kompreninta la kialojn kaj kielojn de ties pasinta evoluo.

بازگشت به بالا