前往目錄

Forumo pri Lingvolernado kaj Lingvoj krom Esperanto

貼文者: Junesun, 2010年4月19日

訊息: 2

語言: Esperanto

Junesun (顯示個人資料) 2010年4月19日下午12:17:00

Multaj Esperantistoj ja emas lerni aliajn lingvojn krom Esperanto; kelkaj eĉ lernas lingvojn nur pro plezuro, sen praktika kialo. Tamen ĉiuj forumoj, kiuj temas pri diversaj lingvoj kaj lingvolernado, estas nur haveblaj en la angla. Kial do??

Mi ĵus finstarigis forumon specife pri fremdaj lingvoj kaj metodoj por lingvojn. Tiu forumo estas komplete en Esperanto, sed ne estas forumo pri Esperanto, ĉar la forumoj de Lernu ja bonegas por tio. Mi esperas ke multaj Esperantistoj trovos ĝin interesa kaj aliĝos al la diskutoj.

Lingvoforumo

sinjoro (顯示個人資料) 2010年4月26日上午11:57:00

Mi jam trovis en via nova forumo plurajn interesajn aferojn. Aparte interesas min la paĝaroj tatoeba.org kaj rhinospike.com; dankon!

回到上端