Til indholdet

Diferenco insulti-ofendi

af Huaskar, 19. apr. 2010

Meddelelser: 3

Sprog: Esperanto

Huaskar (Vise profilen) 19. apr. 2010 12.47.54

Ĉu la vortoj insulti kaj ofendi havas tute saman signifon aŭ ekzistas diferenco?
dankon

Belmiro (Vise profilen) 19. apr. 2010 13.04.59

Laŭ Reta Vortaro:

Insulti
Maldece agi kontraŭ iu per ofendaj paroloj: li koleras kaj insultas [1]; kiam pasanto jam trinkis, li la puton insultas [2] la patrino ŝin insultas, ke ŝi ne volas laboriZ; ŝia patrino insultis ŝin, kial (demandante kial) ŝi revenis tiel malfrue [3]; ne rapidu insulti, volu aŭskulti. [4] humiligi, mallaŭdi, ofendi, riproĉi

Ofendi
1.
Kolerigi aŭ ĉagreni iun malrespektante ties dignon: vi ofendis lin per via rido; pardonu, se mi vin nevole ofendis [1]; ŝi estas ofendata per plej malgranda neprudaĵo; ofendi noblan senton; muso la katon ĉiam ofendis [2]. indignigi, skandali, ŝoki, vundi
2.
Malrespekti, malobservi sciencan regulon aŭ veron: ofendi fonetikan leĝon; tio ofendas nian lingvan sentonZ; mi ankoraŭ ofendis la geografion. kontraŭi, malobei, rompi, transpaŝi

super-griek (Vise profilen) 19. apr. 2010 13.15.10

Ŝajnas do ke insulti havas signifon similan al provi ofendi, dum ofendi pli-malpli egalas insulti efike.
Pacemulo kapablas esti insultita sen ofendiĝi; koleremulo ofte ofendiĝas eĉ kiam neniu insultis lin.

Dankon, Huaskar, pro la interesa demando: mi neniam pripensis tiun ĉi aferon rideto.gif

Tilbage til start