ورود به محتوا

Esperantistoj en Udine

از oczykota, 20 آوریل 2010

پست‌ها: 3

زبان: Italiano

oczykota (نمایش مشخصات) 20 آوریل 2010،‏ 9:23:24

Saluton,
Pro mia laboro mi partoprenos en scienca renkontiĝo en Udine. Ĝi daŭros ekde 5 ĝis 8 julio. Kaj vespere mi havos liberan tempon, do se iu esperantisto de Uine volus montri al mi urbon en iu tago, mi estos tre dankema.

Ĉu en tiu forumo estas iu esperantisto de Udine aŭ iu kiu povus kontakti min kun esperantistojn de Udine?

Amike.

WinstonSmith (نمایش مشخصات) 22 آوریل 2010،‏ 13:04:11

Saluton, kompatinda fizikisto kiel mi. ridulo.gif

Pri Udine eble aliaj forumanoj pli fakas ol mi, sed mi certas, ke la plej vigla E-grupo en la regiono estas en Triesto. Mi tamen komprenas, ke vi ne havus tempon kaj emon veturi tien, se vi liberas nur vespere en Udine.

En Pordenono, ankaux apude, logxas jun(eg)a aktivulo de Itala Esperantista Junularo. El via profilo mi tamen ne komprenis ekzakte kiom vi agxas. ridulo.gif

PS. Cxu temas pri fizikista kongreso?

Amike,

oczykota (نمایش مشخصات) 23 آوریل 2010،‏ 18:28:27

WinstonSmith:
El via profilo mi tamen ne komprenis ekzakte kiom vi agxas. ridulo.gif
Nun mi ĝisdatigis mian priskribon en profilo do nun vi povos.
WinstonSmith:
PS. Cxu temas pri fizikista kongreso?
Ne, estos robotscenca kongreso. ridulo.gif

بازگشت به بالا