Kwa maudhui

Participoj

ya roseangel, 22 Aprili 2010

Ujumbe: 3

Lugha: Esperanto

roseangel (Wasifu wa mtumiaji) 22 Aprili 2010 4:13:57 alasiri

Saluton!

Mi estas komencanta lerni Esperanto, nun mi kompilanta lajn ekzercojn "La puzlo Esperanto" sed mi havas unun dubon... Mi devas traduki tiu ĉi frazo:
"I miei amici stanno ridendo di gusto" / "My friends are laughing so much"

Mi pensis enigi unun participon "Miaj geamikoj rideganta", anstataŭ ridegas, tial ili 'stanno ridendo in questo momento / are laughing at this time', sed tiu ne estas korektita. Kial?

Mi esperas esti klariĝita kaj pardonu mi pri mia malbona gramatiko...
Dankon, Rosy

darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 22 Aprili 2010 4:33:44 alasiri

Vi ne povas diri *miaj (ge)amikoj rideganta, ĉar al tiu frazo mankas verbo.

Eblas - sed ne estas tre kutime - diri miaj amikoj estas ridegantaj. Plej bone simple diru miaj amikoj ridegas.

Miland (Wasifu wa mtumiaji) 22 Aprili 2010 5:32:09 alasiri

roseangel:
Saluton! Jen sugestita korektita versio:

Mi lernas Esperanton kiel komencanto. Nun mi prilaboras la kurson "La puzlo Esperanto". Mi havas problemon. Mi volas traduki ĉi tiun frazon: "I miei amici stanno ridendo di gusto" / "My friends are laughing so much"..

Jen sugestita solvo al via traduka problemo:
Miaj amikoj tiom ridas. La tensoj en Esperanto estas pli simplaj ol tiuj en la angla (mi ne scias pri la itala). Se vi volas diri ekzemple, ke viaj amikoj ridas tre laŭte, miaj amikoj ridegas ankaŭ eblas.

Ĝenerale, la esprim-maniero de Esperanto estas pli rekta kaj simpla ol aliaj lingvoj. Tio indas por internacia komunikilo.

Kurudi juu