前往目錄

al ili

貼文者: Eddycgn, 2010年4月22日

訊息: 4

語言: Esperanto

Eddycgn (顯示個人資料) 2010年4月22日下午8:59:31

1.
Kiel mi devas prononci al ili?

A) alili
B) al''ili (kun glota halto, kiel en la germana aŭ la dana)

2.
Kiel mi devas prononci al li
A) ali
B) alli (per longa L kiel en la sveda aŭ la itala
C) al''li (kun glota halto, kiel en la germana aŭ la dana aŭ la koknia angla)

PS Glota halto estas "glottal stop" aŭ "Kehlkopfverschluss"
Ekz en la germana

Kun: "Ich aß auch ein Ei"
Sen: "I cha sau chei nei"

Au eble ne estas reguloj?
Dankon

darkweasel (顯示個人資料) 2010年4月23日上午5:10:50

Eddycgn:1.
Kiel mi devas prononci al ili?

A) alili
B) al''ili (kun glota halto, kiel en la germana aŭ la dana)
Ambaŭ elparoloj estas ĝustaj. Uzu tiun, kiu estas pli natura por vi.

Eddycgn:2.
Kiel mi devas prononci al li
A) ali
B) alli (per longa L kiel en la sveda aŭ la itala
C) al''li (kun glota halto, kiel en la germana aŭ la dana aŭ la koknia angla)
Ambaŭ L-oj estu klare aŭdeblaj. Nur tio gravas, kaj tial vi ne povas elparoli /*ali/.

Tamen en nezorga elparolo, vi certe kompreniĝos ankaŭ per /*alí/.

Miland (顯示個人資料) 2010年4月24日下午2:42:30

Miaopinie B kaj C respektive estas ĝustaj, tamen ne gravas, se aliaj komprenas vin.

Espi (顯示個人資料) 2010年4月25日下午9:06:53

Miland:Miaopinie B kaj C respektive estas ĝustaj, tamen ne gravas, se aliaj komprenas vin.
Saluton,

ankaŭ mi opinias, ke 1.B kaj 2.C estas ĝustaj!
En E-o ĉiu litero estas unuope prononcata (escepte de ligoj de a, e kaj o kun la duonvokala ŭ).

Amike

回到上端