Žinutės: 4
Kalba: Esperanto
Eddycgn (Rodyti profilį) 2010 m. balandis 22 d. 20:59:31
Kiel mi devas prononci al ili?
A) alili
B) al''ili (kun glota halto, kiel en la germana aŭ la dana)
2.
Kiel mi devas prononci al li
A) ali
B) alli (per longa L kiel en la sveda aŭ la itala
C) al''li (kun glota halto, kiel en la germana aŭ la dana aŭ la koknia angla)
PS Glota halto estas "glottal stop" aŭ "Kehlkopfverschluss"
Ekz en la germana
Kun: "Ich aß auch ein Ei"
Sen: "I cha sau chei nei"
Au eble ne estas reguloj?
Dankon
darkweasel (Rodyti profilį) 2010 m. balandis 23 d. 05:10:50
Eddycgn:1.Ambaŭ elparoloj estas ĝustaj. Uzu tiun, kiu estas pli natura por vi.
Kiel mi devas prononci al ili?
A) alili
B) al''ili (kun glota halto, kiel en la germana aŭ la dana)
Eddycgn:2.Ambaŭ L-oj estu klare aŭdeblaj. Nur tio gravas, kaj tial vi ne povas elparoli /*ali/.
Kiel mi devas prononci al li
A) ali
B) alli (per longa L kiel en la sveda aŭ la itala
C) al''li (kun glota halto, kiel en la germana aŭ la dana aŭ la koknia angla)
Tamen en nezorga elparolo, vi certe kompreniĝos ankaŭ per /*alí/.
Miland (Rodyti profilį) 2010 m. balandis 24 d. 14:42:30
Espi (Rodyti profilį) 2010 m. balandis 25 d. 21:06:53
Miland:Miaopinie B kaj C respektive estas ĝustaj, tamen ne gravas, se aliaj komprenas vin.Saluton,
ankaŭ mi opinias, ke 1.B kaj 2.C estas ĝustaj!
En E-o ĉiu litero estas unuope prononcata (escepte de ligoj de a, e kaj o kun la duonvokala ŭ).
Amike