לתוכן העניינים

Krei konto de Esperanto en Tvitero (Twitter)

של Junpe, 28 באפריל 2010

הודעות: 3

שפה: Esperanto

Junpe (הצגת פרופיל) 28 באפריל 2010, 23:18:39

Saluton!

Kiam oni uzas Tviteron, skribi mesaĝojn en multaj lingvoj povas konfuzi legantojn.
Sekve kelkaj homoj kreas novan konton ekzemple @inswe, kaj sendas mesaĝojn al @inswe, kiam ili skribas svede.
La homoj kiuj volas legi la mesaĝojn en la sveda sekvas @inswe, kaj aliaj homoj kiuj ne sekvas @inswe ne vidas la mesaĝojn en sia ekrano de mesaĝoj.

Mi opinias ke ni povas fari simile pri Esperanto. Kion vi opinias?

Homoj kiuj havas kelkajn kontojn eble ne bezonas pensi pri tio, sed mi opinias ke estas amuze kun Tvitero kiam oni havas multajn diversajn informojn samtempe, eĉ en diversaj lingvoj. Sed la sekvantoj ne ĉiam komprenas la lingvojn.

Ĉu vi havas proponojn pri la nomo de la konto por Esperanto? @esperante eble estas tro longa.

Rodrigoo (הצגת פרופיל) 30 באפריל 2010, 07:46:47

Kara, vi havis interesegan ideon, fakte.

Mi sugestus @lingve aŭ @ielajn. Evidente, estus pli lerta io allogiga, kiel @esperante, ĉar tiel la sekvantoj (kiuj teorie scias ke vi parolas esperanton), tuj pensus "ho, ve! Li uzas esperanton!". lango.gif

Sed, eĉ portugale mi ekemas skribi pri esperanto kaj lingvaj okazaĵoj, do miaj sekvantoj almenaŭ ekscietos pri esperanto, sekve ili komprenos. Se ili ne komprenos... ne gravas. (:

Sammondane,
Ĥod

Junpe (הצגת פרופיל) 1 במאי 2010, 08:42:12

Steĉjo:Aliateme, ĉu oni preferas Tvitero por la esperanta nomo de "Twitter"? La (lernu.net) vortaro proponas Tvitilo kiu iome pli plaĉas al mi.
Pri la temo ni diskutis en alia fadeno en "Vidpunkto" en Forumo ĉe ĉi tiu paĝaro.

לראש הדף