前往目錄

"Ke" kaj la rilataj korelativoj "ki-"

貼文者: gabadubo, 2007年4月6日

訊息: 7

語言: Esperanto

gabadubo (顯示個人資料) 2007年4月6日下午2:35:11

Mi havas demando pri la rilataj vortoj.
Kiam vi uzas "ke" kaj kiam korelativo "ki-"?

Antaŭe mi ne pensis malfacila: mi uzis "ki-", sed kiam mi vidis la uzon de "ke", mi konfuziĝis.

Vi min ĝojigus okulumo.gif, se vi helpus min.
Jam, mian dankon.

(Se vi rimarkus iom erarojn en mia teksto, vi rajti korekti min; mi volas lerni volonte)

toni692 (顯示個人資料) 2007年4月6日下午2:46:44

gabadubo:Mi havas demando+n pri la rilataj vortoj.
Kiam vi uzas "ke" kaj kiam korelativo+n "ki-"?

Antaŭe mi ne pensis malfacila: mi uzis "ki-", sed kiam mi vidis la uzon de "ke", mi konfuziĝis.

Vi min ĝojigus okulumo.gif, se vi helpus min.
Jam, mian dankon.

(Se vi rimarkus iom +da eraroj-n en mia teksto, vi rajt/-i/+as/ korekti min; mi volas lerni volonte)
Mi volonte helpas, KE vi lernu pli facile.
Kion helpi? Kiel helpi? Kial helpi? Kiam helpi?
Do: ki- estas la komenco de la plej multaj demandovortoj, ĝis "ke" estas konjunkcio.
Ĉu klara?

galvis (顯示個人資料) 2007年4月6日下午6:10:52

La libro, KIU vi vidas estas interesa

KIU, anstataŭas libron

Mi vidas, KE la libro estas interesa

Oni skribas KE malantaŭ la verbo

gabadubo (顯示個人資料) 2007年4月7日下午12:45:26

Ĝuste.
Do "ki-" (kompreneble: rilate uzanta, ne la demandanta) refenencas al umoj, momentoj, ktp. kaj "ke" al abstraktaĵoj. Mi tion korekte komprenas?

Ĉu ambaŭo estas rilata?

Kwekubo (顯示個人資料) 2007年4月7日下午1:32:39

Ĝenerale la vorto "ke" uziĝas post verboj. Ĝi enkondukas novan apartan subfrazon. Ĝi ne fariĝas parto de la subfrazo mem. Ekzemple:

La botelo estas sur la tablo.
Mi vidis, ke la botelo estas sur la tablo.

Pluvos morgaŭ.
Ŝajnas, ke pluvos morgaŭ.

La vero ĉiam venkas.
Oni diras, ke la vero ĉiam venkas.

"Ke" kelkfoje ankaŭ uziĝas post prepozicioj en specialaj kazoj; vi povas legi pri tio en PMEG.

Aliflanke, korelativo ne nur enkondukas novan parton de la subfrazo: ĝi estas plenfunkcia parto de la subfrazo:

Kie ŝi estas?
La viro montris al mi, kie ŝi estas.

Kial vi ne volas manĝi la kukon?
Mi ne komprenas, kial vi ne volas manĝi la kukon.

Jen kelkaj ekzemploj el PMEG: 123

galvis (顯示個人資料) 2007年4月7日下午2:47:18

Saluton,

1) En la antaŭa mesaĝo mi metis eraron :
Devas esti : La libro, kiuN vi vidas, estas interesa.
2) (KIU) estas relativa pronomo.
3) (KE) estas konjunkcio.

Jen aliaj ekzemploj :

MI vidas ke vi laboras
Mi kredas ke li venos
Diru al Petro ke li venu.

La sinjoro, KIU venis, estas Johano
La libro, KIUN vi aĉetis, estas leginda.

gabadubo (顯示個人資料) 2007年4月8日上午7:14:09

Dankon al vi. Nun mi komprenas ĝin.

回到上端