去目錄頁

legi en / legi sur

crescence, 2010年5月1日

讯息: 6

语言: Esperanto

crescence (显示个人资料) 2010年5月1日上午7:42:22

Ĉu oni diras legi en la paĝolegi sur la paĝo ?

Miland (显示个人资料) 2010年5月1日上午8:22:16

crescence:Ĉu oni diras legi en la paĝolegi sur la paĝo ?
Miaopinie, en.

tommjames (显示个人资料) 2010年5月1日上午9:27:08

Kutime oni uzas en se temas pri ia tekstujo kiel libro, gazeto, ĵurnalo aŭ simile, sed oni ja povas diri sur por pli malgrandaj aferoj kiel paĝo, folio, bileto, tabulo ktp. Tamen eble paĝo estas sufiĉe ampleksa afero ke oni povas uzi en, sed mi certe ne plendus se oni uzus sur. Jen kelkaj ekzemploj el Tekstaro:

El Ĉu li
"oni povis legi sur tabulo tiun societan surskribon: MAZIERO KAJ FILOJ."

El Fajron mi sentas interne
"Mi legas sur afiŝo, ke vespera programo konsistos el du videofilmoj:"

El La kiso
"Kaj mi flustris al mi mem kelkajn vortojn, kiujn mi iam legis sur tombo"

Estas kelkaj aliaj, per la serĉesprimo \\bleg[iaou]s? sur \\w+oj?\\b

super-griek (显示个人资料) 2010年5月1日上午10:25:11

crescence:Ĉu oni diras legi en la paĝolegi sur la paĝo ?
Mi traserĉis la Tekstaron de Esperanto kaj trovis por sur paĝo dudekon da rezultoj, sed nur du por en paĝo (ambaŭ trafoj el Ondo de Esperanto ). Mi mem ĝis nun legis nur sur rideto.gif .

darkweasel (显示个人资料) 2010年5月1日下午12:12:44

Laŭ mia opinio, ambaŭ estas plene kompreneblaj kaj ĝustaj.

crescence (显示个人资料) 2010年5月2日上午9:17:11

dankon al ĉiuj !

回到上端