去目錄頁

Kio nun okazantas en Grekujo?

Fuzzy, 2010年5月6日

讯息: 30

语言: Esperanto

Wilhelm (显示个人资料) 2010年5月12日上午1:32:29

La problemo estas ke la riĉuloj kaj multaj aliaj istoj ne pagas enspezajn impostojn (Heredaĵo de la Grekaj Generaloj). Nur laboristano pagas enspezajn impostojn. La IMF kaj aliaj proponas por ĝustigi tiun problemo, ke Greklando devas imposti laboristanon eĉ pli multe ol nun. Ili deziras ke la malriĉuloj pagu por la pekoj de la riĉuloj. Tiu estas freneza. Ĝi malgrandigos la ekonomion kaj faros la ŝuldojn eĉ pli malfacilaj pagi ol antaŭe.

Ŝuldoj, kiuj ne povas esti pagitaj, ne estos pagitaj.

Iippa (显示个人资料) 2010年5月13日上午10:00:02

Greklando fraudis. Aliaj landoj devas pagi. Greklando devas foriri el EMU/EURO au Europa Unio.

Fuzzy (显示个人资料) 2010年5月14日上午8:19:52

Iippa:Greklando fraudis. Aliaj landoj devas pagi. Greklando devas foriri el EMU/EURO au Europa Unio.
Laŭ mi, se Grekujo foriros el Eŭro, tiam aliaj landoj de Eŭrozono pagos eĉ pli multe. Ĉar Eŭro tiam falos.

dobri (显示个人资料) 2010年5月16日下午8:56:10

Eksigi Greklandon el Eŭrozono estas sola ebleco kiel savi eŭron. Prunto nur prokrastos kolapson de Greklando.

Fuzzy (显示个人资料) 2010年5月17日上午8:30:27

dobri:Eksigi Greklandon el Eŭropa Unio estas sola ebleco kiel savi eŭron. Prunto nur prokrastos kolapson de Greklando.
Nu, mi aŭdis ke Germanujo proponis al Greklando vendi ĝiajn insulojn por repagi la ŝuldegojn -- tio ankaŭ estus ebleco savi eŭron, ĉu ne? shoko.gif

dobri (显示个人资料) 2010年5月17日下午1:47:00

Fuzzy:
Nu, mi aŭdis ke Germanujo proponis al Greklando vendi ĝiajn insulojn por repagi la ŝuldegojn -- tio ankaŭ estus ebleco savi eŭron, ĉu ne? shoko.gif
Tio estas bona ideo! Post longa tempo de diversaj militoj venas tempo, kiam iu lando povas vendi sian terpecon. Laŭ mia sciigo tio okazis lastatempe, kiam Usono aĉetis Alaskon de Rusio.
Certe la vendo de propra tero estas pli justa ol prunto de kelkaj milionoj, kiuj verŝajne neniu repagos.
Pardonu, mi unue emis eksigi Greklandon tuj el la tuta unio. Mi eraris, ĉar temis nur pri eŭrozono (landoj uzantaj eŭron).

Eddycgn (显示个人资料) 2010年5月17日下午2:58:53

Mi aĉetos malgrandetan insulon kun blanka plaĝeto, do kun vilao kaj servistoj!!

Fuzzy (显示个人资料) 2010年5月18日上午6:03:20

Eddycgn:Mi aĉetos malgrandetan insulon kun blanka plaĝeto, do kun vilao kaj servistoj!!
Sed la grekoj preferas bataladi surstrate, anstataŭ simple vendi la insulon al vi demando.gif

Wilhelm (显示个人资料) 2010年5月18日上午8:29:55

Kial Greklando devas pagi la malbonajn ŝuldojn de Eŭraj Bankoj? La bankuloj faris malbonajn ŝuldojn kaj ili devus elporti la monperdon. Sed la grekaj ŝuldoj ŝuldas al Germanaj kaj Svedaj Bankoj, kaj ili estas tiuj, kiujn Eŭrozono volas savi.

Eddycgn (显示个人资料) 2010年5月18日上午10:12:19

Fuzzy:
Eddycgn:Mi aĉetos malgrandetan insulon kun blanka plaĝeto, do kun vilao kaj servistoj!!
Sed la grekoj preferas bataladi surstrate, anstataŭ simple vendi la insulon al vi demando.gif
Kompreneble tio estis ŝerco! Mi subtenas la grekan popolon. Vidu mian fadenon "spekulantoj".

回到上端