ورود به محتوا

Kio nun okazantas en Grekujo?

از Fuzzy, 6 مهٔ 2010

پست‌ها: 30

زبان: Esperanto

Fuzzy (نمایش مشخصات) 6 مهٔ 2010،‏ 6:05:51

Mi spektas per televido ke en Grekujo homoj konstante demonstradas surstrate, mitingadas kaj batalas kontraŭ polico. Mi interesiĝas -- kion ili postulas de sia estraro?
Ĉu estas ĉi tie esperantistoj el Grekujo?

darkweasel (نمایش مشخصات) 6 مهٔ 2010،‏ 12:22:29

El la Aŭstrujaj novaĵoj mi scias, ke la lando Grekujo havas multajn ŝuldojn kaj devas ilin repagi. Tial la ŝtato devas nun ŝpari, kaj kontraŭ tio protestas la grekoj.

Fuzzy (نمایش مشخصات) 6 مهٔ 2010،‏ 12:50:42

Do, la grekoj ne volas ŝpari por repagi siajn ŝuldojn? Kion do ili proponas fari?

Greedn (نمایش مشخصات) 6 مهٔ 2010،‏ 13:12:48

Mi openias ke diversaj manifestaciantoj proponas diversajn variantojn. Sed nun ĉiuj el ili "proponas" foriri al sia registaro, kompreneble

Juanjo (نمایش مشخصات) 6 مهٔ 2010،‏ 13:17:14

Mi kredas ke ne estas temo se la grekoj volas ŝpari aŭ ne.

La problemo estas ke ĉiam la pezo de krizo estas sur la samaj, kiu malpli gajnas aŭ malpli havas. Kaj por ĉi tio la homoj protestas, pensiuloj, funkciuloj kaj aliaj homoj.

Sed certe estas ke Grekujo estas ruinigita, kaj ion devas fari.

Fuzzy (نمایش مشخصات) 6 مهٔ 2010،‏ 13:47:20

Greedn:Mi openias ke diversaj manifestaciantoj proponas diversajn variantojn. Sed nun ĉiuj el ili "proponas" foriri al sia registaro, kompreneble
Ĉu la registaro jam fuŝis? Mi pensis, ke la ŝuldegojn faris ne nuna, sed la antaŭa estraro. La nuna simple provas iel saviĝi de la hereditajn malagrablaĵojn.

Greedn (نمایش مشخصات) 6 مهٔ 2010،‏ 20:17:50

Fuzzy:
Greedn:Mi openias ke diversaj manifestaciantoj proponas diversajn variantojn. Sed nun ĉiuj el ili "proponas" foriri al sia registaro, kompreneble
Ĉu la registaro jam fuŝis? Mi pensis, ke la ŝuldegojn faris ne nuna, sed la antaŭa estraro. La nuna simple provas iel saviĝi de la hereditajn malagrablaĵojn.
Ili havas la sisteman krizon, kaj ne gravas kiu fuŝas personе. Ĉi tio estas la parto de politiko kaj tute normala reago de homoj. Bedaŭrinde, estas mortitaj tie

mathieubriere (نمایش مشخصات) 7 مهٔ 2010،‏ 0:06:25

Juanjo:Mi kredas ke ne estas temo se la grekoj volas ŝpari aŭ ne.

La problemo estas ke ĉiam la pezo de krizo estas sur la samaj, kiu malpli gajnas aŭ malpli havas. Kaj por ĉi tio la homoj protestas, pensiuloj, funkciuloj kaj aliaj homoj.

Sed certe estas ke Grekujo estas ruinigita, kaj ion devas fari.
Mi tute konsentas kun vi.
oni petas al la plej malriĉuloj pagi por la fuŝaĵoj de tute malegala ekonoma sistemo. Ne povas daŭri tiel!

Fuzzy (نمایش مشخصات) 7 مهٔ 2010،‏ 7:28:37

Greedn:
Ili havas la sisteman krizon, kaj ne gravas kiu fuŝas personе. Ĉi tio estas la parto de politiko kaj tute normala reago de homoj. Bedaŭrinde, estas mortitaj tie
Ĉu plu ruinigi sian jam preskaŭ ruinigitan ekonomion estas laŭ vi tute normala reago?
Mi komprenas nenion, verdire, pri Grekujo kaj la grekoj.

Greedn (نمایش مشخصات) 7 مهٔ 2010،‏ 11:03:31

La tempo montras, ke memorganizemaj kaj solidarecemaj socioj, popoloj fartas pli bone. Estas fakto

Kaj la ekonomion rompas nek protestmanifestadoj, sed gin ruinigas krima polico kaj koruptada registaro

بازگشت به بالا