Więcej

Bla Sol

od Senegaùlo, 6 maja 2010

Wpisy: 8

Język: Esperanto

Senegaùlo (Pokaż profil) 6 maja 2010, 14:42:37

Temas pri nova lingvo por internacia komunikado.

Bla = paroli/parolo/lingua
Sol = ni

"Bla Sol" signifas "nia lingvo"; ĝi estas lingvo kreota kolektive de ĉiuj ni...

Do (mi)
Re (ci)
Mi (li)
Fa (ŝi)
Sol (ni)
La (vi)
Si (ili)

Nun, vi daŭrigu!...

jan aleksan (Pokaż profil) 6 maja 2010, 14:58:06

ĉu estas ŝerco?

Senegaùlo (Pokaż profil) 6 maja 2010, 16:53:06

Ĝi estu tio, kion oni volas ke estu...

Notu ce ĝis nun la enmetito estas jena:

Unua sustantivo/verbo: bla ;

Pronomoj personaj: Do, re, mi, fa, sol, la, si ;

Unua regulo: determinantoj determinatojn sekvas...

Dua (propono): Vortordo > Subjekto/determinanto/verbo/adverbo/komplemento/determinanto/adverbo

- Do bla blasol. = Mi parolas blasolon/e)
- Be bla neo do. = (Ĝi) estas mia nova lingvo.

Novaĵoj:
"Be" = esti/as
"neo" = nova

Mi konstatis ke temante pri konstruota lingvo, oni ĉiam hezitas pri la personaj pronomoj, do mi decidis komencis per ili uzante la muziknotojn, kaj konstatis ke ili estas perfektaj kaj ĉefe ne ŝanĝeblaj...

Verdire mi tamen hezitis ĉu komenci per Mi:
Mi(mi), sol(li), la (ŝi), si(ni), do(vi), re(ili)... Sed finfine elektis la unua solvo... Kion vi opinias?

darkweasel (Pokaż profil) 6 maja 2010, 17:39:41

Kiom da lingvoj vi ankoraŭ planas elpensi?

jan aleksan (Pokaż profil) 6 maja 2010, 17:51:28

Ĉu vi povas diri kiel ĝi estus malpli kretena ol la lingvoj kiujn vi konsideras kiel kretenaĵoj?

Senegaùlo (Pokaż profil) 6 maja 2010, 17:52:00

[Kiom da lingvoj vi ankoraŭ planas elpensi?]

Mi ankoraŭ limon ne definis...

Mi rezignis Esperanton, kvazaŭ laŭokaze ĝin ankoraŭ uzadas, partoprenas Elefenon kaj Elpensis InterRomanon... Blasolo estas propono al la gelernu-uloj por kuna kreado... Mi ankaŭ elpensis projekton de simpligita franca lingvo: Fransem, lang fransez semplifie... La ceteran tempon mi pasigas pri lingvoj franca, portugala, hispana, rusa kaj bretona...

Senegaùlo (Pokaż profil) 6 maja 2010, 17:55:38

[Ĉu vi povas diri kiel ĝi estus malpli kretena ol la lingvoj kiujn vi konsideras kiel kretenaĵoj?]

Mi ne povas aŭguri pri projekto por ĉies kontribuado... (Mi supozas ke tio dependos de ĉies kreteneco... Tamen, mia propono seriozas, sinceras kaj honestas!)

Senegaùlo (Pokaż profil) 6 maja 2010, 19:58:35

Anekdote
Du ĉasistoj interparolas:
- Hieraŭ mi ĉasis tigrojn.
- Kaj ĉu vi havis bonŝancon?
- Ho jes. Mi vidis neniun tigron.

Blag
Bi xaser bla medi si:
- Ier do xasat tigeru.
- I re tet sort?
- O da! Do vet nul tiger.

Blag = ŝerco
Bi = du
Xasa [ŝasa] = ĉasi/ĉasas
Xaser = ĉasisto
Medi - inter
I = kaj
Ier = hieraŭ
Xasat = ĉasis
Tiger - tigro
Tigeru - tigroj
Te = havi/as
Tet = havis
Sort = ŝanco(n)
Da = jes
Ve = vidi/as
Vet = vidis
Nul = neniu(n)

Ĉu vi konsentas pri la enmetito?

Wróć do góry