შინაარსის ნახვა

Monpunoj

crescence-ისა და 6 მაისი, 2010-ის მიერ

შეტყობინებები: 32

ენა: Esperanto

crescence (მომხმარებლის პროფილი) 6 მაისი, 2010 18:33:01

Kiaj estas la monpunoj pro trorapido sur la vojoj, en via lando ?

oxymor (მომხმარებლის პროფილი) 6 მაისი, 2010 21:18:52

En Belgujo, multe da parametroj influas la prezon.

Simpligante la regulojn, mi diras ke oni pagas la nombron de troaj km/h po 5€. Ekzistas iu maksimumo, super kiu oni iras ĉe la juĝiston, kaj 1 minimumo de 50€.

jan aleksan (მომხმარებლის პროფილი) 7 მაისი, 2010 15:19:57

Mi ne scias, mi ne havas aŭton ridulo.gif, se estas trorapido, estas la trajnŝoforo kiu kulpas ridego.gif

darkweasel (მომხმარებლის პროფილი) 10 მაისი, 2010 09:47:29

jan aleksan:Mi ne scias, mi ne havas aŭton ridulo.gif, se estas trorapido, estas la trajnŝoforo kiu kulpas ridego.gif
Estas same pri mi. Tamen, post reveni hejmen, mi provos eltrovi, kiel estas en Aŭstrujo. Mi tiam redaktos ĉi mesaĝon.

Donniedillon (მომხმარებლის პროფილი) 17 მაისი, 2010 14:13:37

Antaŭ 1 semajno mi pagis $111 (Usono) ĉar trorapidinto. malgajo.gif

crescence (მომხმარებლის პროფილი) 19 მაისი, 2010 16:14:15

Donniedillon:Antaŭ 1 semajno mi pagis $111 (Usono) ĉar trorapidinto. malgajo.gif
Mi pagis 90 eurojn ! ploro.gif

Jakovo (მომხმარებლის პროფილი) 26 მაისი, 2010 20:43:36

En Austrio (post legado de l' artikolo de de Sergio Pokrovskij mi pli ŝatas la uzon de -i- kaj ne plu kontraŭas ĝin) la monpunoj estis samigitaj, ĉar antaŭe ili estis diversaj en la diversaj federaciaj landoj (germane Bundesländer). Ekde Septembro 2009 oni estos punita per pago de ju pli des pli oni superas la limiton:

Ekzemple 10 km/h pli ol 130 km/h igas 20 €, 20 km/h pli ol 130 km/h igas 35 € kaj 30 km/h pli ol 130 km/h igas 50 € sur aŭtoŝoseoj, se tuj pagita ĉe policano. Se pagita poste kostas pluajn 10 €.

Kiu en urbo pli troaltas sian rapidecon ol 40 km/h aŭ eksterurbe trorapidigas je 50 km/h pagu almenaŭ 150 € kaj ne devas verturi dum du semajnoj.

Alkohole veturadi kostas inter 300 kaj 5900 € kun malpermeso de stiri por kelka tempo.

Mi tradukis ĉefe de http://www.billigstautos.com/einheitliche-strafe..., kaj esperas ke estas ĝusta fonto.

Mi mem opinias ke estus bone fari ĝin kiel en iu norda lando kie oni pagas des pli ju pli oni monon havas. Kun la nuna sistemo monhaveguloj ja povas sin superi super la leĝoj simple ĉar eta monpuno ja ne vere punas ilin.

Simcha (მომხმარებლის პროფილი) 27 მაისი, 2010 08:36:59

En Unoso la monpunoj dependas pri ŝtato. En ŝtato mia, Kalifornio, la monpuno povus esti pli ol $300 USD.

Tiu estas mi mesaĝon unuan en Esperanto. sal.gif

Pardonu min se estas erarojn. Dankas vin!

crescence (მომხმარებლის პროფილი) 28 მაისი, 2010 10:36:13

Jakovo:En Austrio ...
La aŭstria leĝo ne estas severa... La Aŭstroj estas bonŝancaj !

crescence (მომხმარებლის პროფილი) 28 მაისი, 2010 10:38:30

Simcha:En Unoso la monpunoj dependas pri ŝtato. En ŝtato mia, Kalifornio, la monpuno povus esti pli ol $300 USD.

Tiu estas mi mesaĝon unuan en Esperanto. sal.gif

Pardonu min se estas erarojn. Dankas vin!
Korekto :
Tiu estas mia mesaĝo unua en Esperanto. sal.gif

Pardonu min, se ĝi estas erara.

ზემოთ დაბრუნება