Kwa maudhui

mi bezonas vorton por "piercing"

ya Enni, 11 Mei 2010

Ujumbe: 3

Lugha: Esperanto

Enni (Wasifu wa mtumiaji) 11 Mei 2010 8:55:08 asubuhi

Mi scias vortojn por "to pierce" (bori, trabori kaj aĵuri) sed ĝi ne signifas "piercing"... "earring" estas orelringo, sed ĝi ne estas aplika por "tong piercing, labret, belly button piercing, etc."

Dankon

rafano (Wasifu wa mtumiaji) 11 Mei 2010 9:32:50 asubuhi

La ago mem nomiĝas "traborado", kaj la rezulto de la ago nomiĝas "traboraĵo". Ekzemple:

Vizaĝaj Traboraĵoj:

* nazringo
* septa traboraĵo
* orelringoj
* lipa traboraĵo
* vanga traboraĵo
* langa traboraĵo
* nazponta traboraĵo
* brova traboraĵo

Korpaj Traboraĵoj:

* cica traboraĵo
* umbilika traboraĵo

Traboraĵoj de la virseksaj organoj:

* "apadrajvo"
* "ampalango"
* traboraĵo de Princo Alberto
* frenuma traboraĵo
* "gviŝo"
* "dajdo"
* prepucia traboraĵo

Traboraĵoj de la inseksaj organoj:

* labia traboraĵo
* klitora traboraĵo

Enni (Wasifu wa mtumiaji) 11 Mei 2010 9:59:30 asubuhi

Dankon~

Kurudi juu