Solresolo
从 Simioenlaurbo, 2010年5月11日
讯息: 19
语言: Esperanto
Simioenlaurbo (显示个人资料) 2010年5月25日下午3:44:48
@Vilius: Tute ne necesas havi muzikan aŭdkapablon/muzikemajn orelojn,
kiel darkweasel klarigis. Tio estas unu el la mirindaĵoj pri Solresolo: la diversaj manieroj por esprimi sin. Krom tio kion
darkweasel diris, ankaŭ oni povas uzi numerojn (do = 1, re = 2, mi =3, fa = 4, sol = 5, la = 6, si = 7) aŭ kolorojn.
Kaj, dankon, Sinjoro, pro sekvi la fadentemon kaj pro via memorigo ke ĉi tiu fadeno temas pri la lingvo mem kaj ne pri la problemo de internacia komunikado. Mi ne scias ĉu iu intencas krei modernan
lernilon por lerni Solresolon. Mi kreus unu sed mi ne estas komputilema. Tamen, mi ja volas krei aŭ helpi krei Esperanto-Solresolan vortaron sed ŝajne mi unue devos lerni programi
Senegaulo, se vi implicas ke Solresolo estas „idiotaĵo,” kial vi partoprenas en ĉi tiu fadeno?
Kaj nun, lecioneto
Por krei la inan formon de iu vorto en Solresolo, oni plilongigas la lastan vokalon de la vorto. Ekzemple:
dofa = li => dofaa = ŝi
domifado = viro => domifadoo = virino
Por krei la pluralon, oni plilongigas la lastan konsonanton de la vorto:
dofa = li => doffa = ili
domifado = viro => domifaddo = viroj
Kaj ja oni povas uzi ambaŭ samtempe:
Doffaa = ili (grupo da virinoj)
Domifaddoo = virinoj
Interesa aspekto de Solresolo estas, ke, se la vortoj „la” (la), „fa” (al), aŭ “lasi” (de) troviĝas antaŭ plurala aŭ ina vorto, tiam ĉi tiuj vortoj “akiras” la inecon aŭ pluralecon (kaj la aliaj vortoj perdas ĝin).
Ekzemple:
La domifado = la viro
Laa domifado = la virino
La resoldo = la ĉevalo
Laa resoldo = la ĉevalino
Lla resoldo = la ĉevaloj
Llaa resoldo = la ĉevalinoj
Kaj finfine, la verbo “esti” estas “faremi.” Do:
Dore faremi = Mi estas
Domi faremi = Vi estas
Dofa faremi domifado = Li estas viro
Dofaa faremi domifadoo = Ŝi estas virino
Nun, vi ankaŭ povas skribi Solresolajn frazojn.
Simioenlaurbo (显示个人资料) 2011年8月15日上午2:42:28
vincas (显示个人资料) 2011年8月15日下午4:21:12
yugary (显示个人资料) 2011年8月16日上午5:05:47
thiendnguyen (显示个人资料) 2013年10月3日上午8:54:33
Sed fakte, mi nur estas komencanto
mi ĵus komencis lerni Solresolon hieraŭ! mdr
Nefumanto (显示个人资料) 2014年4月12日下午2:18:34
thiendnguyen:ankaŭ mi lernas Solresolon!Mi ankaŭ komencis lerni Solresolon antaŭ kelkaj tagoj. Mi kolektis multe da materialo el interreto kaj trovis eĉ aktivan forumon.
Sed fakte, mi nur estas komencanto
mi ĵus komencis lerni Solresolon hieraŭ! mdr
robbkvasnak (显示个人资料) 2014年4月13日上午2:19:23
amigueo (显示个人资料) 2015年1月22日上午11:20:24