Więcej

Solresolo

od Simioenlaurbo, 11 maja 2010

Wpisy: 19

Język: Esperanto

Simioenlaurbo (Pokaż profil) 25 maja 2010, 15:44:48

Saluton!

@Vilius: Tute ne necesas havi muzikan aŭdkapablon/muzikemajn orelojn,
kiel darkweasel klarigis. Tio estas unu el la mirindaĵoj pri Solresolo: la diversaj manieroj por esprimi sin. Krom tio kion
darkweasel diris, ankaŭ oni povas uzi numerojn (do = 1, re = 2, mi =3, fa = 4, sol = 5, la = 6, si = 7) aŭ kolorojn.

Kaj, dankon, Sinjoro, pro sekvi la fadentemon ridulo.gif kaj pro via memorigo ke ĉi tiu fadeno temas pri la lingvo mem kaj ne pri la problemo de internacia komunikado. Mi ne scias ĉu iu intencas krei modernan
lernilon por lerni Solresolon. Mi kreus unu sed mi ne estas komputilema. Tamen, mi ja volas krei aŭ helpi krei Esperanto-Solresolan vortaron sed ŝajne mi unue devos lerni programi lango.gif

Senegaulo, se vi implicas ke Solresolo estas „idiotaĵo,” kial vi partoprenas en ĉi tiu fadeno?

Kaj nun, lecioneto ridulo.gif

Por krei la inan formon de iu vorto en Solresolo, oni plilongigas la lastan vokalon de la vorto. Ekzemple:

dofa = li => dofaa = ŝi
domifado = viro => domifadoo = virino

Por krei la pluralon, oni plilongigas la lastan konsonanton de la vorto:

dofa = li => doffa = ili
domifado = viro => domifaddo = viroj

Kaj ja oni povas uzi ambaŭ samtempe:

Doffaa = ili (grupo da virinoj)
Domifaddoo = virinoj

Interesa aspekto de Solresolo estas, ke, se la vortoj „la” (la), „fa” (al), aŭ “lasi” (de) troviĝas antaŭ plurala aŭ ina vorto, tiam ĉi tiuj vortoj “akiras” la inecon aŭ pluralecon (kaj la aliaj vortoj perdas ĝin).
Ekzemple:

La domifado = la viro
Laa domifado = la virino

La resoldo = la ĉevalo
Laa resoldo = la ĉevalino

Lla resoldo = la ĉevaloj
Llaa resoldo = la ĉevalinoj

Kaj finfine, la verbo “esti” estas “faremi.” Do:

Dore faremi = Mi estas
Domi faremi = Vi estas
Dofa faremi domifado = Li estas viro
Dofaa faremi domifadoo = Ŝi estas virino

Nun, vi ankaŭ povas skribi Solresolajn frazojn.

rideto.gif

Simioenlaurbo (Pokaż profil) 15 sierpnia 2011, 02:42:28

Feliĉan Solresolo-Tagon! lango.gif

vincas (Pokaż profil) 15 sierpnia 2011, 16:21:12

Interesa, sed ege malfacila lingvo.

yugary (Pokaż profil) 16 sierpnia 2011, 05:05:47

Mia komputilo diras ke ĝi trovas Solresolon tro malŝparema, ĉar (kiel ĉiuj komputiloj jam bone scias) oni bezonas ne sep sed nur du erojn (kiuj povas esti sonoj, koloroj, elektro-ŝargoj, aŭ preskaŭ io ajn) por krei plenan lingvon.

Simioenlaurbo (Pokaż profil) 13 września 2011, 00:38:22

Kaj nun ekzistas forumo pri Solresolo! Mojose! lango.gif

Jen

thiendnguyen (Pokaż profil) 3 października 2013, 08:54:33

ankaŭ mi lernas Solresolon!
Sed fakte, mi nur estas komencanto
mi ĵus komencis lerni Solresolon hieraŭ! mdr

Nefumanto (Pokaż profil) 12 kwietnia 2014, 14:18:34

thiendnguyen:ankaŭ mi lernas Solresolon!
Sed fakte, mi nur estas komencanto
mi ĵus komencis lerni Solresolon hieraŭ! mdr
Mi ankaŭ komencis lerni Solresolon antaŭ kelkaj tagoj. Mi kolektis multe da materialo el interreto kaj trovis eĉ aktivan forumon.

robbkvasnak (Pokaż profil) 13 kwietnia 2014, 02:19:23

Kiel oni diras: "Mi ridas ĝismorte pro solresolo"? Kaj kie estas Julie Andrews?

amigueo (Pokaż profil) 22 stycznia 2015, 11:20:24

dankon prezenton solresolon kiun tre interesa mi taksas.
ridulo.gif

Wróć do góry