Ke daftar isi

La antaŭmontro ne ĉiam montras ...

dari darkweasel, 13 Mei 2010

Pesan: 8

Bahasa: Esperanto

darkweasel (Tunjukkan profil) 13 Mei 2010 08.38.24

... precize tion, kio poste aperos.

Ekzemple, se vi skribas: Linu ' x (sen spacetoj), en la antaŭmontro ĝi aperos ĝuste tiel, kiel vi tajpis ĝin, dum fakte estos sendita Linu'x.

Alia ekzemplo: Ne eblas en lernu! rekte skribi ion senspacetan inter < kaj >. Tial oni devas uzi anstataŭe & lt ; kaj & gt ; (sen spacetoj). Tiuj kodoj bone montriĝas en la sendita mesaĝo, sed la antaŭmontro ŝajnigas ilin nefunkciantaj.

darkweasel (Tunjukkan profil) 10 April 2012 09.33.34

Tiu ĉi delonge nesolvita problemo nun fakte pligrandiĝis (aŭ almenaŭ aliiĝis) - nun, kiam oni tajpas "citsignojn", ili fariĝas & quot ; (sen spacetoj) en la antaŭmontro, kvankam ĉio bone funkcias postsende.

Jev (Tunjukkan profil) 10 April 2012 10.07.48

darkweasel:Tiu ĉi delonge nesolvita problemo nun fakte pligrandiĝis (aŭ almenaŭ aliiĝis) - nun, kiam oni tajpas "citsignojn", ili fariĝas & quot ; (sen spacetoj) en la antaŭmontro, kvankam ĉio bone funkcias postsende.
Nun devus funkcii. "provo"

darkweasel (Tunjukkan profil) 10 April 2012 10.08.51

"testo"

<alia-testo>

Bone, tio ĉi ne estas vere bona, nun entute ne plu eblas skribi precize unu vorton sen spacetoj inter < kaj >.

Jev (Tunjukkan profil) 10 April 2012 10.10.51

darkweasel:"testo"
<alia-testo>
Bone, tio ĉi ne estas vere bona, nun entute ne plu eblas skribi precize unu vorton sen spacetoj inter < kaj >.
Ĉu antaŭe eblis?

darkweasel (Tunjukkan profil) 10 April 2012 10.13.16

Jev:
darkweasel:"testo"
<alia-testo>
Bone, tio ĉi ne estas vere bona, nun entute ne plu eblas skribi precize unu vorton sen spacetoj inter < kaj >.
Ĉu antaŭe eblis?
Jes, per la kodoj < kaj > tio antaŭe eblis, sed ne montriĝis ĝuste en la antaŭmontro.

darkweasel (Tunjukkan profil) 11 April 2012 16.05.31

Mi pensas, ke tion ĉi ni povas taksi kiel solvitan! rideto.gif Dankon al la teamo.

Jev (Tunjukkan profil) 11 April 2012 17.25.46

darkweasel:Mi pensas, ke tion ĉi ni povas taksi kiel solvitan! rideto.gif Dankon al la teamo.
Mi ĝojas, ke la problemo solviĝis. Bonan uzadon.

Kembali ke atas