Đi đến phần nội dung

JES 2010 okazos en Burg(Spreewald)/ Germanio

viết bởi qwertz, Ngày 13 tháng 5 năm 2010

Tin nhắn: 24

Nội dung: Esperanto

Genjix (Xem thông tin cá nhân) 23:41:06 Ngày 28 tháng 9 năm 2010

Ladek:Certe mi estas "mense"juna,kiu ne!Sed kiam venos al via aranĝo ia bela junulino kaj ekvidos aĝajn vangojn certe forkuros kaj forgesos esperanton!!!
Vi havas sisekurproblemojn. Vi zorgas pli pri via aĝo ol ni junuloj zorgas

36 certe ne estas maljuna!!

qwertz (Xem thông tin cá nhân) 16:20:49 Ngày 05 tháng 10 năm 2010

Radio~!:Ĉu iu scias ĉu ĉiuj ĉambroj estas kvarpersonaj?

Mi pripensas partopreni, almenaŭ dum kelkaj tagoj, sed kutime preferas iom da privateco.
Mi sole vidas unu dupersonaj ĉambre ĉe retpaĝo de Junulgastejo en Burg.

Ankaŭ ekzistas multlingve (germane, angle, pole) turistoretpaĝo por tiu urbo. Mi pensas ke multa de ĉambroj lueble en tiu urbo.

ĝp,

qwertz (Xem thông tin cá nhân) 16:46:41 Ngày 13 tháng 10 năm 2010

Junulara E-Semajno ekde hodiaŭ mesaĝas ankaŭ ĉe Twitter. Sekvu ili ĉe twitter.com/JESemajno

qwertz (Xem thông tin cá nhân) 19:52:04 Ngày 21 tháng 10 năm 2010

nova programlisto kun "Jam-Sessio" kaj "Kiu iĝos la malfiulo/superstelo de Esperantio"
rideto.gif

qwertz (Xem thông tin cá nhân) 18:56:05 Ngày 06 tháng 11 năm 2010

Multa ol 200 personoj partoprenos ĉe JES. Ankaŭ okazos minimume unu de karaokeo-vespero okulumo.gif

JES programo

qwertz (Xem thông tin cá nhân) 19:32:39 Ngày 08 tháng 11 năm 2010

La Perdita Generacio venos al JES ridulo.gif

www.laperditageneracio.se

LPG karaokeo-kurolisto

qwertz (Xem thông tin cá nhân) 11:00:42 Ngày 21 tháng 11 năm 2010

Mi serĉas homoj kiu ekvojaĝos de Goettingen al la JES (alian lernu.net fadeno)

Ankaŭ ekzistas dissendlisto

junulara_e-semajno(ĉe)googlegroups.com

Lom (Xem thông tin cá nhân) 14:39:50 Ngày 21 tháng 11 năm 2010

@qwertz: Dankon por transmisii la informon.
Mi kandidatiĝi por la liston kaj atendi aprobon.

qwertz (Xem thông tin cá nhân) 17:34:56 Ngày 13 tháng 12 năm 2010

Eke hodiaŭ Deutsche Bahn revivis Quer-durchs-Land-Ticket bileto.

Lundo al vendredo eke 09 horo al 03 horo de sekva tago.

Trajnecoj "RB, IRE, RE, DB!-S-Bahn"

unu persono 42,00 EUR
2 personoj 48,00 EUR
3 personoj 54,00 EUR
4 personoj 60,00 EUR
5 personoj 66,00 EUR

Oni uzus Schönes Wochenend-Ticket bileto por sabato dimanĉo.

===

http://groups.google.com/group/junulara_e-semajno/

ekde hieraŭ validas la nova fervoja horaro, kaj kadre de tio ĉe la
germana fervojo (Deutsche Bahn) reenkondukiĝis la bileto
"Quer-durchs-Land-Ticket", kiu pasintfoje savis la el-JES-an karavanon okulumo.gif

Temas pri bileto, kiu ebligas al unu persono aŭ grupo de maksimume 5
personoj vojaĝi tra tuta Germanio per regionaj trajnoj dum unu labortago
(por vojaĝo sabate aŭ dimanĉe uzu la bileton Schönes-Wochenende-Ticket).
Tio povas utili jam al homoj, kiuj vojaĝos al JES la 27-an de decembro
(kiu estas lundo), eventuale reirados maljam la 3-an de januaro (kiu
estas lundo). Kompreneble tio vere indsa nur por homoj kiuj venas de la
okcidento aŭ sudokcidento (eblete la nordo), ĉar por veni el Pollando aŭ
Ĉeĥio aliaj pli etaj biletoj pli taŭgas.

La kondiĉojn oni priskribas interalie tie (germanlingve):
http://www.spiegel.de/reise/aktuell/0,1518,730940,...

Resume: Unu persono pagas 42 €, ĉiu plia aldone 6 eŭrojn. Maksimume
povas kunvojaĝi 5 personoj, kiuj do pagos sume 42+4*6 = 66 €, do po
13,20 € por persono. Se vi vojaĝos semajnfine, tiam kun
Schönes-Wochenende-Ticket la vojaĝo kostos 39 €, do kvinope po 7,80 €
por persono.

qwertz (Xem thông tin cá nhân) 22:49:56 Ngày 18 tháng 12 năm 2010

3,2,1 300(?) aliĝintoj sal.gif

Quay lại