შინაარსის ნახვა

OKAZOS LA UNUA ESPERANT-LINGVA TEATRO-STAĜO LAŬ LA RUSA METODO

Fa fafa-ისა და 14 მაისი, 2010-ის მიერ

შეტყობინებები: 1

ენა: Esperanto

Fa fafa (მომხმარებლის პროფილი) 14 მაისი, 2010 07:48:47

Saluton al ĉiuj,

Okazos la unua esperant-lingva teatro-staĝo en Minsko, Bjelorusio de la 19-a ĝis la 30-a de Julio 2010

Dusemajna intensiva trejnado kun multaj instruistoj kaj diversaj kursoj: improvizata teatro, scena esprimado, ritma dancado, parolprononco, kantado, bio-mekaniko…

La staĝo interesos ĉiujn amantojn de amatora aŭ profesia teatro.
Ĝi estos gvidata de spertaj instruistoj de la Akademio de Artoj de Minsko. Ĉiuj kursoj estos en la rusa kun samtempa interpretado al esperanto, tiel ke vi povu plene malkovri la teatro-lernadon tian, kian oni instruas ĝin en rusparolantaj landoj.

Je la fino de la staĝo okazos spektaklo por la bjelorusa publiko. La spektaklo utiligos la ekzercojn kaj verkojn laboritajn dum la staĝo.

Kosto de la dusemajna stâgo: Oksidentaj Eŭropanoj 472 €, Orientaj Eŭropanoj 320€, la aliaj 185€.

Ni kore invitas vin al nia staĝo kaj ŝatus ke vi disvastigu la informojn pri ĝi ĉirkaŭ vi.

Kore dankon.
Amike.
Fanny el Morgaŭ la Printempo
retadreso: morgau.la.printempo@gmail.com
Retejo : http://www.morgaulaprintempo.org
Skype : dlptheatre

tel/fakso : 00 331 42 81 33 96

Poŝtadreso : Demain le Printemps/Morgaŭ la Printempo
14 rue de la Tour d'Auvergne/ 75009 PARIZO/ FRANCIO

ზემოთ დაბრუნება