Към съдържанието

Spekulantoj

от Eddycgn, 15 май 2010

Съобщения: 12

Език: Esperanto

Eddycgn (Покажи профила) 15 май 2010, 12:27:43

El la fadeno pri la greka krizo, mi pensis malfermi novan fadenon pri tio aktuala kaj interesa temo.

La spekulantoj kaj aĝiotisto fraudas, ne la greka popolo.
Ili devas esti punita.
Wallstreet kaj Londona Citio estas vetcentroj, tiuj krimuloj ludas kontraŭ la honesta laboro en la tuta mondo.
La heĝofondojn (hedge fonds) kiuj agas por ili en la taksoliberaj insuloj (Cayman Islands, Belize, Bahamas Channel Islands, ktp.) kiuj ŝtelas la monon el la popoloj kaj ne pagas taksojn, oni devas malpermesi.
CDOjn (Collateral Debt Obligations), Malkovritaj Flankaj Ŝuldaj Asekuroj, oni devas malpermesi, tiuj estas puraj vet-iloj.
“Malplenajn Vendojn” oni devas malpermesi (Short sales, Leerverkäufe). Ĉu vi scias kio tio estas?

Goldman Sachs gajnis multajn miliardojn da $ el la “subprime” krizo, dum miljonoj da usonanoj perdis la domon, la laboron, la pension, liajn sparaĵojn. Ili (GS) vetis kontraŭ la obligacioj kiuj ili vendis al siaj klientoj! Por tio ili punigotas!

Madoff ŝtelis 50 miliardoj da dolaroj.

Poste ke el la usonanaj civitanoj plu nenion eblas trompokapti, la financkrimuloj nun ĵetiĝis sur Eŭropo. La celo ne estis Grekujo, la celo estis detrui la Eŭron!

Certe kun multaj da devizoj oni pli bone spekulas! 1997 ili ŝtelis la tutajn monrezervojn el Indonezio, Tajlandio, Malajzio, ĉu vi rememoras?

Ĉu normalaj uloj komprenas ĉion tion? Ĝis nun certe ne. Mi esperas ke la homoj lernas el la financa krizo kaj la greka krizo kaj devenas pli ruzaj…

leosur (Покажи профила) 15 май 2010, 13:53:04

Mi min demandas kial la regitaroj ne batalas kontraŭ tiuj spekulantoj, male atakas la laboristaj salajroj i.a . Mi miras ke Eŭropo iĝas pli kaj pli novliberalisma kaj malregulas la ekonomion. En Argentino en 2001 la fiagado de la financa sistemo ŝtelis la ŝparon de mezklasuloj, tiuj gajnis la stratojn kaj faligis la registaron. Mi pensas ke pli kulpas la registaroj novliberalismaj ol la spekulantoj, ĉar tiuj lastaj estas konsekvenco de la malreguligaj politikoj.

darkweasel (Покажи профила) 15 май 2010, 16:10:29

Karaj, permesu al mi skribi lingvan noteton: Estas laŭ ReVo pli bone paroli pri spekulaciistoj (kiuj spekulacias) ol pri spekulantoj (kiuj spekulas).

Dankon pro via atento al tiu ĉi harfendaĵo.

horsto (Покажи профила) 15 май 2010, 17:00:14

Mi ne scias multon pri ekonomio. Ĉu ne estas problemo, ke la ekonomio, la grandaj firmaoj, la riĉuloj agadas tutmonde sed la registaroj kaj la laboristoj nur ene de la lando?
Unu sola lando ne povas ŝanĝi la regulojn de la tutmonda ekonomio. Mankas ankoraŭ la tutmonda agado de la registaroj.
Same mankas ankaŭ la tutmonda agado de la laboristoj. Se ili strikas en unu firmao, tiam tiu firmao diras: Bone, ni fermos ĉi tiun filion kaj iros al alia lando.
Tial nuntempe ne estas ekvilibro inter dungitoj kaj dungintoj, la grandaj firmaoj kaj la mono superregas ĉion.

Frankouche (Покажи профила) 15 май 2010, 21:55:44

horsto:Se ili strikas en unu firmao, tiam tiu firmao diras: Bone, ni fermos ĉi tiun filion kaj iros al alia lando.
Ekzakte ! Antaŭe, firmoj laboris por ŝtatoj, por la loĝantoj. Nun tiuj firmoj laboras por ili mem.

Sed ĉu estas problemoj, mone, nun ni, la publika mono, devas pagi por ili, la malpublikuloj . Tio ne justas !

Niaj politikestroj ne tre kuraĝas, ili nenion reformas, ĉar ili timas pro la financeco, ili ne respondeciĝas. Sed ni scias ke tia sistemo ne bonas kaj ne boniĝos.

Nun, mi iome timas ke tiu situacio ne pliboniĝos. Mi kredas ke tio malboniĝos pli kaj pli.
La nuna sistemo devas ŝanĝiĝi. Kun kio ? Mi ne scias, sed se ne ŝanĝos, mi timos ke estos ia enpropralanda milito en multaj landoj.

Pri la eŭropo. Grekio eŭropas. Eĉ la grekaj eraroj (kiel multaj aliaj eŭropaj landoj), se la Eŭropo ne kunestas la Grekion, Eŭropo ne ekzistos. Oni militos poste kiel antaŭe, Usono, (Ĉinio) ĝojos, haha, kiel antaŭe ...

zan (Покажи профила) 17 май 2010, 07:27:53

Mi ne bone scias la situacion de Grekio. Sed leginte fadenon, mi kunsentas grekan laboristaron. Ankaŭ en mia lando la ekonomia situacio daŭre malbonas. Mi aŭdis, ke grandaj firmaoj sufiĉe gajnas monon sed pagas malpli kaj malpli al la laboristoj. Registaro nenion postulas al grandaj firmaoj. Mi bezonas bonan registaron, kiu estas forta kaj malavida.

Eddycgn (Покажи профила) 17 май 2010, 14:55:11

darkweasel:Karaj, permesu al mi skribi lingvan noteton: Estas laŭ ReVo pli bone paroli pri spekulaciistoj (kiuj spekulacias) ol pri spekulantoj (kiuj spekulas).

Dankon pro via atento al tiu ĉi harfendaĵo.
Saluton vortfakulo!

Vi eble pravas, do "spekulanto" troviĝas en mia vortaro...

Esperanto devas esti uzebla ankaŭ por fakeksprimoj, ĉu ne?
Kion vi pensas pri la aliaj teknikaj vortoj:
Por mi ne estis facile trovi solvon!

heĝofondoj
taksoliberaj insuloj (offshore tax havens)
Malplenaj Vendoj (short sales)
Malkovritaj Flankaj Ŝuldaj Asekuroj (CDOs)
aĝiotisto

Kaj tre malfacile: "Short squeeze"!!

Dankon
Eddi

Wilhelm (Покажи профила) 18 май 2010, 13:19:17

Eddycgn:La spekulantoj kaj aĝiotisto fraudas, ne la greka popolo.
Ili devas esti punita.
Vi pravas.
Ili devas esti alportitaj malantaŭ budo kaj pafmortitaj.

Eddycgn (Покажи профила) 18 май 2010, 14:08:12

Wilhelm:
Ili devas esti alportita malantaŭ budo kaj pafmortita.
hmm.. mi ne favoras la mortpunon. Tamen kelkaj jaroj en malliberejo estus bone.

Almenaŭ hodiaŭ en Bruselo ĉiuj eŭrolandoj konsentis kontroli la heĝofondojn, miraklo! Ankaŭ kun aprobo de Britio, kie 85 elcent de ili (la heĝofondoj) loĝas.

Estonte ili bezonas eŭropan pasporton, por kontroli kion ili faras, kaj por ke ili pagus taksojn kiel mi kaj vi, kaj por ke ili ne kaŝigas en la Kajmana Insulo.

Wilhelm (Покажи профила) 18 май 2010, 17:03:34

@Eddycgn
Mi opinias ke vi eble ŝatos la verkojn de tiuj ekonomikistoj. Nome (sed malfeliĉe nur angle):

Michael Hudson @ http://michael-hudson.com/
Steven Zarlenga @ http://www.monetary.org/
Henry C.K. Liu @ http://www.henryckliu.com/ & Asia Times Online - The Complete Henry C.K. Liu

La nova libro de Steven Zarlenga - "The Lost Science of Money" (La Perdita Scienco de Mono) certe estos rigardata kiel "klasikaĵo" de estontaj generacioj. Ĝi devas esti legita de ĉiuj, kiuj interesas je mona reformo aŭ pri la historio de mono. Oni povas trovi ĝi interrete en ".pdf" formo kaj senpage.
Ŝercu "Google"-n.
("Lost Science of Money: The Mythology of Money - The Story of Power" by Steven Zarlenga .pdf)

Обратно нагоре