Till sidans innehåll

Rakonteto, bonvole prijuĝi..

av Jorn644, 20 maj 2010

Meddelanden: 11

Språk: Esperanto

Jorn644 (Visa profilen) 20 maj 2010 09:02:26

Saluton al ĉiu. Kelkfoje mi provas verki rakontetojn esperante kaj mi provas verki pri okazaĵoj. Mi ĝojiĝus se vi volus legi la rakonteton ĉi-sube kaj rakonti al mi kion vi pensas pri ĝi. Se vi volus, bonvole prijuĝi ĝin ankaŭ stile. Mi dankas vin ege..

=============================
=============================

"Ni devas paroli..", ŝi diris al mi serioze.
"Pri kio?", mi respondis. Mi ne sciis pri kio temis.
"Jam du semajnoj mi malfruis kun mia monata periodo.", ŝi tuj diris. "Neniam ĝi forrestis tiel mallonge. Mi timas.."
Aŭdinte tion mi tuj serioziĝis kaj koro mia ekbatiĝis. "K-kio..?'
"Mi divenas ke mi gravediĝis.", ŝi diris serioze.
"Sed ĉu vi estas certe?"
"Ne certe, sed mi ja sentas iom strange ĉi tie.", kaj frotis ŝi sur sia stomako.
"Do, ni faru teston.", mi diris. "Tiel ni scias certe.." Mi sentis ke mia korpotemperaturo plialtiĝis. Infano..? Mia infano..? Tio ŝanĝigus ĉion. "Ne jam certiĝis ke vi vere estas graveda. Eble ni faras al ni zorgojn nebezonatajn." Kaj pense mi aldonis: "Mi esperegas.."
"Okej, do eble tio estas la plej bona por nun. Ni faru teston.", ŝi respondis. Ŝi sidiĝis flanke de mi kaj ektenis mian brankon. Mi prenis ŝian kapon ĝentile kaj metis ŝin sur mia turako.
"Ne zorgu okej..", mi ekis. "Ĉio boniĝos." Dirante mi konsciis ke mi ne povus premesi tion. Kio se ŝi vere gravediĝis? Kun mia hodiaŭa laboro mi nur gajnis malmulte. Apenaŭ sufice por lui domon, apenaŭ sufice por vivteni nin triope. Kaj mi eĉ malŝatis ĉiutagan laboradon. Mi loĝis en ĉambreto malmultekosta, do bezonis mi nur labori du tagojn po semajne. Sed kun infano mi bezonus labori ĉiutage. Pagi domon, manĝon, instruadon. Eĉ la penso min maltrankviligis.
Tamen tiuj pensoj ne videblis, ekstere mi aspektis trankvile. Mi ne volis ŝin pli maltrankviligi. Sed ĉu ni pretus por patriĝi? Ĉu ni geedziĝos? Demandoj flugis tra mia menso freneze, sed mi ne povis tion ĉesigi.
"Ĉu vi estas en ordo?', ŝi subite min demandis.
Iometa tempo mi restis silente antaŭ ol respondi.
"Nu, jes..", al ŝi mi respondis. Sed ĉu mi ja estis en ordo? Se ni eltrovus ke ŝi reale gravediĝis, ĉu mi tiam ankoraŭ estus en ordo?
Mi rigardis en ŝiaj okuloj kaj diris provante ŝin trankviligi, "Hej, ne zorgu okej.. Kio ajn okazos, ni restos kune. Kaj do ni vidos kune."
Ŝi donis rideton al mi. "Dankon. Mi vere bezonis tion aŭdi." Forte min ŝi ekkarespremis.
Mi rekarespremis ŝin gladante ŝian hararon. Tiu ago ofte ŝin trankviligis.
"Ne trompu min!" subite ŝi ekkriis.
"Hej!", mi diris mole kaj turnigis ŝian vizaĝon do ŝi rigardis min. "Ne pensu tiel pri mi. Mi neniam farus tian aĵon en tia ĉi tempo. Vi ofendas min se vi tiel pensas."
"Pardonu min.", ŝi evitis mian rigardon. "Mi estas timanta."
"Hej.. Mi komprenas. Tamen ne zorgu okej."

==============================

Daŭras ankoraŭ ĉi-sube..

Jorn644 (Visa profilen) 20 maj 2010 09:03:53

Daŭrigo

========================

Antaŭe mi kelkfoje pensis pri kiel estus se ni malkovrus ke ŝi gravediĝis. Mi ĉiam tiam min demandus pri kiel ŝi respondus. Freneze, trankvile, time? Kaj nun montriĝis ke ŝi respondis trankvile, sed kun timo samtempe. Plifaciliginte (senpeziginte) mi sentis nun pro ŝi ne freneziĝis. Mi ja mem iom ĵus freneziĝis, tamen por eviti ke ankaŭ ŝi freneziĝus, mi ne montris miajn verajn sentojn al ŝi.
Se post fari la teston la testo montriĝus pozitiva, kiel informigi niajn gefamilianojn? De mia propra familio mi divenis ke ili povus ĝojiĝi pro la novaĵo. Mi jam estis dudekkvinjaraĝa, laŭ ili tio ne estis malbona aĝo por patriĝi.
Sed pri kiel reagus ŝiajn gefamilianojn mi ne havis ideon ajn. Dudektri jaraĝa ŝi estis, do ne tro juna ŝi estis por patriniĝi, tamen mi ne konis ŝian gefamilianojn tre bone. Mi diris pense al mi ke estus pli bone ne jam zorgi pri kiel aliaj reagus, tion ni vidus poste.

eurimaco (Visa profilen) 20 maj 2010 15:34:08

sal.gif sal.gif
Jorn644:Daŭrigo

========================

Antaŭe mi kelkfoje pensis pri kiel estus se ni malkovrus ke ŝi gravediĝis. Mi ĉiam tiam min demandus pri kiel ŝi respondus. Freneze, trankvile, time? Kaj nun montriĝis ke ŝi respondis trankvile, sed kun timo samtempe. Plifaciliginte (senpeziginte) mi sentis nun pro ŝi ne freneziĝis. Mi ja mem iom ĵus freneziĝis, tamen por eviti ke ankaŭ ŝi freneziĝus, mi ne montris miajn verajn sentojn al ŝi.
Se post fari la teston la testo montriĝus pozitiva, kiel informigi niajn gefamilianojn? De mia propra familio mi divenis ke ili povus ĝojiĝi pro la novaĵo. Mi jam estis dudekkvinjaraĝa, laŭ ili tio ne estis malbona aĝo por patriĝi.
Sed pri kiel reagus ŝiajn gefamilianojn mi ne havis ideon ajn. Dudektri jaraĝa ŝi estis, do ne tro juna ŝi estis por patriniĝi, tamen mi ne konis ŝian gefamilianojn tre bone. Mi diris pense al mi ke estus pli bone ne jam zorgi pri kiel aliaj reagus, tion ni vidus poste.
Kara S-ano.

Mi jam legis vian tekston, kaj tio plachas al mi. Bonvolu dauhrigi. Mi kredas ke vi havas kapablecon je rakonti belajn historiojn.

Mi konsilas al vi legi blogon: niajdeziroj.unblog.fr/

Al vi sincere eurimaco.

horsto (Visa profilen) 22 maj 2010 11:28:38

Estas ankoraŭ eraroj en la rakonto, mi provos montri kelkajn:
Jorn644:
"Ni devas paroli..", ŝi diris al mi serioze.
"Pri kio?", mi respondis. Mi ne sciis pri kio temis.
"Jam du semajnojn mi malfruis kun mia monata periodo.", ŝi tuj diris. "Neniam ĝi forrestis tiel mallonge. Mi timas.."
Aŭdinte tion mi tuj serioziĝis kaj koro mia ekbategis. "K-kio..?'
"Mi supozas ke mi gravediĝis.", ŝi diris serioze.
"Sed ĉu vi estas certa?"
"Ne certa, sed mi ja sentas iom strange ĉi tie.", kaj frotis ŝi sian ventron.
"Do, ni faru teston.", mi diris. "Tiel ni scios certe.." Mi sentis ke mia korpotemperaturo plialtiĝis. Infano..? Mia infano..? Tio ŝanĝigus ĉion. "Ne jam certas ke vi vere estas graveda. Eble ni faras al ni zorgojn nebezonatajn." Kaj pense mi aldonis: "Mi esperegas.."
"Bone, do eble tio estas la plej bona por nun. Ni faru teston.", ŝi respondis. Ŝi sidiĝis flanke de mi kaj ektenis mian brankon. Mi prenis ŝian kapon ĝentile kaj metis ĝin sur mian ???n.
"Ne zorgu bonvole..", mi ekis. "Ĉio boniĝos." Dirante mi konsciis ke mi ne povus permesi tion. Kio se ŝi vere gravediĝis? Kun mia hodiaŭa laboro mi lukris nur malmulte. Apenaŭ sufice por lui domon, apenaŭ sufice por vivteni nin triope. Kaj mi eĉ malŝatis ĉiutagan laboradon. Mi loĝis en ĉambreto malmultekosta, do bezonis mi nur labori po du tagoj semajne. Sed kun infano mi bezonus labori ĉiutage. Pagi domon, manĝon, instruadon. Eĉ la penso min maltrankviligis.
Malgraŭ tiuj pensoj nenio videblis, ekstere mi aspektis trankvile. Mi ne volis ŝin pli maltrankviligi. Sed ĉu ni pretus por gepatriĝi? Ĉu ni geedziĝos? Demandoj flugis tra mia menso freneze, sed mi ne povis tion ĉesigi.
"Ĉu vi estas en ordo?', ŝi subite min demandis.
Iometan tempon mi restis silente antaŭ ol respondi.
"Nu, jes..", al ŝi mi respondis. Sed ĉu mi ja estis en ordo? Se ni eltrovus ke ŝi reale gravediĝis, ĉu mi tiam ankoraŭ estus en ordo?
Mi rigardis en ŝiajn okulojn kaj diris provante ŝin trankviligi, "Hej, ne zorgu bonvole.. Kio ajn okazos, ni restos kune. Kaj do ni vidos kune."
Ŝi donis rideton al mi. "Dankon. Mi vere bezonis tion aŭdi." Forte min ŝi ekkarespremis.
Mi rekarespremis ŝin glatigante ŝian hararon. Tiu ago ofte ŝin trankviligis.
"Ne trompu min!" subite ŝi ekkriis.
"Hej!", mi diris mole kaj turnigis ŝian vizaĝon tiel ke ŝi rigardis min. "Ne pensu tiel pri mi. Mi neniam farus tian aĵon en tia ĉi tempo. Vi ofendas min se vi tiel pensas."
"Pardonu min.", ŝi evitis mian rigardon. "Mi estas timanta."
"Hej.. Mi komprenas. Tamen ne zorgu, bonvole."

Jakovo (Visa profilen) 22 maj 2010 21:31:37

Ankaŭ mi ne komprenis la "okej" post "ne zorgu", malkiel Horsto mi konsilus al vi simple forlasi ĝin, lasante nur "ne zorgu ... Ĉio boniĝos", sed versio de Horsto mi ankaŭ bontrovas.

Stile mi trovas la frazon "Kun mia hodiaŭa laboro mi nur gajnis malmulte." konfuziga, ĉar "hodiaŭ" ja miaopinie kontraŭas al IS-formo: eble vi ankaŭ tion povas ne plu uzi. (Ĝenerale mi lernis en lernejo de mia germaninstruisto - estante denaska germanaparolanto - ke oni plej bone ne uzu vortojn en frazo kiuj ne estas bezonata, t.s. ke oni uzu vortojn ekonomie.)

En tute, via rakonteto estas ja tre bela krom ĝia malagrabla enhavo okulumo.gif, daŭrigu vian skribadon!

Jorn644 (Visa profilen) 23 maj 2010 09:20:33

eurimaco: Dankon por via respondo, ĉu la blogo estas via?

horsto: Dankon por la korektoj, mi certe ilin studos. Kaj mi lernis du novajn vortojn el via korekto, ventro kaj lukris.

Jakovo: Pri la "ne zorgu okej", mi supozas ke tio estas kutimaĵo en la lingvo nederlanda. Dankon ke vi montris al mi ke vi ne ĝin komprenis.

Kun la frazo: "Kun mia hodiaŭa laboro mi nur gajnis malmulte.", mi volis diri:

"La laboro kie mi nun estas dunganta.", "La laboro kie mi tiutempe ĉiusemajne nur laboris po du tagoj."

Kiel vi priskribus tian laboron? Montriĝas ke "hodiaŭa laboro" do ne tre taŭgas.

Mi ŝategas verki esperante, kaj mi havas pli da rakontetojn. Ĉu iu konas retan ejon kie "verkistoj" kunvenas kaj onigas iliajn skribaĵojn? Komentoj kiel viaj tre helpas min plibonigi mian esperantan skribstilon.

horsto (Visa profilen) 23 maj 2010 11:26:17

Jorn644:
Kiel vi priskribus tian laboron? Montriĝas ke "hodiaŭa laboro" do ne tre taŭgas.
Nuntempa laboro estas pli preciza.
Kiun korpoparton vi celis per turako? Mi ne konas tiun vorton.

Miland (Visa profilen) 23 maj 2010 12:10:19

Jen aldonaj sugestaj korektoj:

Mi prenis ŝian kapon milde (ĝentile signifas "bonkondute") kaj metis ĝin sur la mian.

Per mia hodiaŭa laboro mi gajnis nur malmulte.

Miland (Visa profilen) 23 maj 2010 12:10:19

* ripetita - bv. forigi *

Jorn644 (Visa profilen) 23 maj 2010 12:21:52

horsto: "nuntempa laboro", jes, tio sonas ja pli taŭga.

Nu, kun turako mi celis "torako". Mi faris eraron.

Tillbaka till toppen