去目錄頁

Plibonigi la tekstoredaktado

horsto, 2010年5月24日

讯息: 4

语言: Esperanto

horsto (显示个人资料) 2010年5月24日下午12:27:48

Ne facilas redakti tekstojn. Ĉiuj butonoj enmetas la novan tekston ĉe la fino de la jam skribita teksto.
Ĉu ne eblas ŝanĝi tion?
Oni povus plibonigi tion ekzemple jene:
[LISTO]
La nova teksto aperu tie, kie la kursoro (cursor) troviĝas.
Se parto de la teksto estas markita, tiam butono, kiel ekz. la grasiga butono, prilaboru tiun tekston anstataŭ postuli novan tekston.
Estus ankaŭ bonege, se oni povus malaperigi tiun tekston, kiun oni enmetis laste, ekz. per la muso. Mi ofte ne trafas la ĝustan punkton.
Sed eble tio estas tro komplika.[/list]

sinjoro (显示个人资料) 2010年6月11日上午10:28:58

Mi plene konsentas, horsto. La nuna redaktilo bezonas ŝanĝon kaj modernigon. Ankaŭ mi volus simple marki tekston kiun mi volas grasigi, substreki ktp. Krome estus bone, se la vizaĝetoj ridulo.gif malgajo.gif okulumo.gif ktp. ŝanĝiĝus al bildoj.

Jev (显示个人资料) 2010年6月12日上午11:01:38

Jes, vi absolute pravas, ni rigardu, kion eblas fari pri tio.

gabadubo (显示个人资料) 2010年6月13日下午7:25:28

Tio estus bone. Ĉu ne eblas nur "ŝteli" kodon de malfermite fonta forumprogramo kiel phpBB?

回到上端