Al la enhavo

Plibonigi la tekstoredaktado

de horsto, 2010-majo-24

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

horsto (Montri la profilon) 2010-majo-24 12:27:48

Ne facilas redakti tekstojn. Ĉiuj butonoj enmetas la novan tekston ĉe la fino de la jam skribita teksto.
Ĉu ne eblas ŝanĝi tion?
Oni povus plibonigi tion ekzemple jene:
[LISTO]
La nova teksto aperu tie, kie la kursoro (cursor) troviĝas.
Se parto de la teksto estas markita, tiam butono, kiel ekz. la grasiga butono, prilaboru tiun tekston anstataŭ postuli novan tekston.
Estus ankaŭ bonege, se oni povus malaperigi tiun tekston, kiun oni enmetis laste, ekz. per la muso. Mi ofte ne trafas la ĝustan punkton.
Sed eble tio estas tro komplika.[/list]

sinjoro (Montri la profilon) 2010-junio-11 10:28:58

Mi plene konsentas, horsto. La nuna redaktilo bezonas ŝanĝon kaj modernigon. Ankaŭ mi volus simple marki tekston kiun mi volas grasigi, substreki ktp. Krome estus bone, se la vizaĝetoj ridulo.gif malgajo.gif okulumo.gif ktp. ŝanĝiĝus al bildoj.

Jev (Montri la profilon) 2010-junio-12 11:01:38

Jes, vi absolute pravas, ni rigardu, kion eblas fari pri tio.

gabadubo (Montri la profilon) 2010-junio-13 19:25:28

Tio estus bone. Ĉu ne eblas nur "ŝteli" kodon de malfermite fonta forumprogramo kiel phpBB?

Reen al la supro